Ĉarto 77 (ĉeĥlingve Charta 77) estis neformala civitana iniciato kaj grupiĝo de politika opozicio en Ĉeĥoslovakio ekde 1977 ĝis 1992, nomita laŭ la dokumento Ĉarto 77 el januaro 1977. Ĝi grupigis sciencistojn, artistojn, filozofojn kaj iamajn komunismajn politikulojn el 1968, ĝiaj fondmembroj kaj ĉefaj aktivuloj estis Václav Havel, Jan Patočka, Zdeněk Mlynář, Jiří Hájek kaj Pavel Kohout. La dokumento, aperigita en eksterlanda gazetaro (Le Monde, Frankfurter Allgemeine Zeitung, The Times, New York Times) kaj en Ĉeĥoslovakio en samizdato, atentigis pri malrespektado de civitanaj kaj politikaj rajtoj en Ĉeĥoslovakio kaj apelaciis al Fina akto de Konferenco pri sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo (en Helsinki 1975), kiun subskribis ankaŭ tiamaj oficialaj ĉeĥloslovakaj registaraj reprezentantoj. Spite al granda kontraŭpropagando, perzekutado kaj malliberigado flanke de la ŝtato, Ĉarto 77 baldaŭ fariĝis centro de ĉeĥloslovaka disento kaj vigle okupiĝis pri eldonado kaj distribuado de samizdataj kaj en ekzilo eldonitaj libroj kaj aliaj presaĵoj, organizado de prelegoj, diskutoj, seminarioj, teatraĵoj kaj protestaranĝoj. Ĝis fino de 1989 Ĉarto 77 eldonis entute 572 dokumentojn.

La originan dokumenton subskribis 242 personoj, ĝis 1989 ĝi altiĝis je 1883. Ĉarto 77 oficiale finis sian agadon en 1992. Tamen 154 subskribintoj nekontentaj kun politika evoluo de Ĉeĥoslovakio decidis plu daŭrigi en ĝiaj aktivecoj.

Rilataj artikoloj redakti

Literaturo redakti

germane:

  • Lutz, Annabelle: Dissidenten und Bürgerbewegung. Ein Vergleich zwischen DDR und Tschechoslowakei. Campus Verlag, ISBN 3-593-36311-9
  • Skilling, H. Gordon. Charter 77 and Human Rights in Czechoslovakia. London: Allen & Unwin, 1981, ISBN 0-04-321026-0
  • Bürgerinitiative für die Menschenrechte. Die tschechoslowakische Opposition zwischen dem „Prager Frühling“ und der „Charta '77“. Hans-Peter Riese [Hrsg.], Europäische Verlagsanstalt, Köln, Frankfurt a. M., 1977

Eksteraj ligiloj redakti

Teksto de dokumento de Ĉarto 77 ĉeĥe kaj angle

Listo de subskribintoj de Ĉarto 77