„ La principo de kompato el amo al la proksimulo troviĝas en la koro de ĉiuj religiaj, etikaj kaj spiritaj tradicioj, vokante nin ĉiam trakti ĉiujn aliulojn tiel, kiel ni mem deziras esti traktataj. Kompato instigas nin labori senlace por mildigi la suferon de niaj kunhomoj, detronigi nin el la centro de nia mondo kaj meti aliulojn tien, kaj honori la netuŝeblan sanktecon de ĉiu homo, traktante ĉiun, senescepte, kun absoluta justeco, egaleco kaj respekto.
Krome necesas kaj en la publika kaj en la privata vivo evitadi kaŭzi dolorojn al iu. Agi aŭ paroli perforte pro malico, ŝovinismo aŭ propraj interesoj, malriĉigi, ekspluati aŭ nei bazajn rajtojn al iu ajn kaj provoki malamon humiligante aliulojn - eĉ niajn malamikojn – estas neo de nia komuna homeco. Ni agnoskas, ke ni malsukcesis vivi kompateme kaj ke kelkaj inter ni eĉ pliigis la sumon de homa mizero en la nomo de religio.
Ni sekve vokas al ĉiuj viroj kaj virinoj ~ Restarigi kompaton al la centro de moraleco kaj religio ~ Reveni al la antikva principo ke ajna interpreto de sankta skribo kiu subtenas perforton, malamon aŭ malestimon estas malprava ~ Certigi, ke al nia junularo estas donataj precizaj kaj respektemaj informoj pri aliaj tradicioj, religioj kaj kulturoj ~ Kuraĝigi al pozitiva estimado de kultura kaj religia diverseco ~ Kultivi informitan kunsenton kun la sufero de ĉiuj homoj, eĉ tiuj rigardataj kiel malamikoj.
Ni urĝe devas igi kompaton klara, lumplena kaj dinamika forto en nia polarigita mondo. Enradikiĝinta en laŭprincipa persistemo por superi egoismon, kompato povas faligi politikajn, dogmajn, ideologiajn kaj religiajn limojn. Naskita el nia profunda interdependeco, kompato estas esenca por homaj interrilatoj kaj plenumita homeco. Ĝi estas la pado al iluminiĝo, kaj nemalhavebla por krei justan ekonomion kaj pacan tutmondan komunumon. ” |