La Ĉartoj de Ateno estas du internaciaj traktatoj pri kultura heredaĵo signitaj ĉe Ligo de Nacioj. La unua estas de 1931 kaj la dua de 1933 kaj ili pritraktas, ĝenerale, pri rekonstruo kaj konservado de arkitekturaj monumentoj. Kaŭzis la ĉartojn, ĉefe, la provoj de rekonstruo de Akropolo de Ateno kaj la deziro de greka registaro reakiri parton de kulturaj trezoroj, kiuj estis eksterlande, ĉefe en Anglio kaj en Francio.

Ĉartoj de Ateno
dokumento
Aŭtoroj
Aŭtoro Le Corbusier, et al.
Lingvoj
Eldonado
Eldondato oktobro 1943
vdr

Ĉarto de 1931 redakti

Signita ĉe Muzea Oficejo de Ligo de Nacioj 1931, la unua Ĉarto de Ateno estas unua internacia traktato pri kulturaj heredaĵoj en historio. La ĉarto agnoskas relativan kolektivan intereson je propraj konstruaĵoj, kiuj havas historian valoron. Ĝi rekomendas, ke oni ne rekonstruu konstruaĵojn laŭ originaj aspektoj, sed oni devas konservi la aspekton de malnova afero al ili. Ankaŭ rekomendas ĝi, ke oni studu la ĉirkaŭajojn por reliefigi la monumentojn. La ĉarto aprobas ankaŭ la uzon de modernaj materialoj kaj teknikoj por reformi la konstruaĵojn. La ĉarto devigas la kunlaboron de arkeologo kaj arkitekto dum rekonstruo de historiaj konstruaĵoj.

Specife, la ĉarto aprobis la konservajn laborojn de la Akropolo, sed ne tuŝis la aferon de redono de partoj de Partenono, kiuj estas en frendaj muzeoj.

Ĉarto de 1933 redakti

Signita ĉe Internacia Kongreso de Moderna Arkitekturo 1933, la dua Ĉarto de Ateno diras, ke urboj estas vivantaj organismoj, kiuj konstante ŝanĝiĝas, ke modernaj urboj detruas verdajn areojn ĉirkaŭantajn kaj ke modernaj urboj estas malsanaj. Pro tio, ĝi rekomendas ke modernaj teknikoj de urbismo estu uzataj por plani urbojn.

La spirito de tiu ĉarto estas la laŭdo de moderneco kaj kritiko de tradicieco, sekve, la historiaj partoj de la urbo, estas rigardataj en ĝi kiel "dokumentoj" pri la pasinteco, sen alia utilo krom memoraĵo. Sekve, oni devas elekti kelkajn monumentojn, sed ne ĉiujn, ĉefe, oni ne devas konservi malnovajn kvartalojn aŭ konstruaĵojn, se ili malebligas la modernigon de la urboj. Ĝi ankaŭ rekomendas la detruon de "domaĉoj" ĉirkaŭ monumentoj por krei verdajn areojn, eĉ se la domaĉoj estas jam jarcentojn aĝaj.