Ĉathama albatroso

La Ĉathama albatroso (Thalassarche eremita), konata ankaŭ kiel Ĉathama talasarkoĈathaminsula albatroso,[1] estas mezgranda blankanigra albatroso kiu reproduktiĝas en La Piramido, granda rokaĵo en la insuloj Ĉathamoj, Novzelando. Ĝi estas foje traktita kiel subspecio de la Singarda albatroso Thalassarche cauta. Ĝi estas la plej malgranda el la grupo de la Singarda albatroso.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉathama albatroso
Ĉathama albatroso
Ĉathama albatroso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Thalassarche
Thalassarche eremita
(Murphy, 1930)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Eaglehawk Neck, Tasmanio
Eaglehawk Neck, Tasmanio

Taksonomio redakti

Talasarkoj estas tipo de albatrosoj kiuj apartenas al la familio de Diomedeedoj kaj al la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[2], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[3]

Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[4]

La Ĉathama albatroso, kun la Blankakrona, la Singarda, kaj la Salvina albatrosoj, estis ĉiuj konsideritaj sama specio ĝis libro de 1998 fare de Robertson kaj Nunn.[5] Aliaj fakuloj sekvis, kun BirdLife International en 2000,[6] Brooke en 2004,[7] ACAP en 2006,[8] kaj la SACC en 2008.[9][10][11] Kvankam, kelkaj kiel James Clements, ne interkonsentis.[12]

La Ĉathama albatroso estis unuafoje priskribita kiel Diomedea cauta eremita fare de Robert Cushman Murphy, en 1930, baze sur specimeno el la roko Piramido.[13]

Aspekto redakti

La Ĉathama albatroso pezas 3.1 al 4.7 kg[1] kaj ĝi havas longon de 90 cm. La plenkreskulo havas malhelgrizajn kronon, vizaĝon, dorson, supraflugilojn, voston, kaj gorĝon. Ili havas blankajn pugon kaj subajn partojn. Ili havas nigrajn markostriojn en antaŭa bordo de subflugiloj, kaj nigran pinton en flugiloj. Ties beko estas flava kun malhela punkto en la pinto de suba makzelo.[6] Fine, ili havas oranĝan vangostrion.[1] La junuloj havas pli etendan grizon kaj ties beko estas blugriza kun nigraj pintoj en ambaŭ makzeloj.[6][9][10][11]

Kutimaro redakti

 

Ili estas kutime silentaj, sed elsendas akran zuman azenecan blekon kaze de minaco kaj ankaŭ dum pariĝado, kio inkludas ankaŭ ventumiligon de la vosto, mutuan bekoskermadon kaj gruntadon.[1]

Manĝo redakti

La Ĉathama albatroso manĝas fiŝojn, cefalopodojn,[14] krilon, kaj ciripediulojn.[1]

Reproduktado redakti

Tiu specio de albatroso reproduktiĝas ĉiujare sur rokaj kornicoj, deklivoj, kaj fendoj. Ili konstruas piedestalajn nestojn de grundo kaj vegetaĵaro.[1] Ĝis nune La Piramido estas ĝia ununura reproduktejo. La ino demetas sian ununuran ovon inter la 20a de aŭgusto kaj la 1a de oktobro, kaj eloviĝo okazas en novembro aŭ decembro, post 68–72 tagoj. La elnestiĝo okazas ĉirkaŭ marto aŭ aprilo,[14] nome 130 al 140 tagoj post eloviĝo. La junuloj revenas al la kolonio post kvar jaroj, sed ili ne reproduktiĝas ĝis ties sepa jaro.[1]

Teritorio kaj habitato redakti

Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[6]
Loko Populacio Dato Tendenco
La Piramido Ĉathamoj 5,300 paroj 2003 Stabila
Totalo 11,000 2003 Stabila

La Ĉathama albatroso nestumas nur en La Piramido en la Ĉathamoj. Uzante aerajn fotojn en 1998, sciencistoj ĉirkaŭkalkulis, ke estas inter 3,200 kaj 4,200 paroj nestumantaj.[15] Grundokalkuloj el 1999 al 2003 pliigis tiun nombron al 5,300[13] paroj por totalo de proksimume 11,000 reproduktaĝaj birdoj. For de la reprodukta sezono ili havas teritorion en la Suda Pacifiko el Tasmanio al Ĉilio kaj Peruo. El aprilo al julio ili uzas la helpon de la Humboldta Marfluo kaj iras tiom for norden kiom ĝis 6°S laŭlonge de la marbordo de Sudameriko.[13][16]

Konservado redakti

La IUCN klasigis tiun specion kiel Draste Endanĝerita,[17] pro la fakto ke ili nestumas sur unu malgranda insulo, kiu suferis gravan malpliigon de la habitata kondiĉo. En 1985 forta ŝtormo frapis la insulon kaj malpliigis la kvanto de vegetaĵaro.[15] La kondiĉoj pliboniĝis ekde 1998.[13] Kiel ĉe aliaj albatrosoj, komerca fiŝkaptado minacas ties survivadon, ĉefe multhokado[13][18] kaj eventuala trenreta fiŝkaptado. Kontraŭleĝa kolektado de idoj okazas foje.[19]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Robertson, C. J. R. (2003)
  2. Sibley D. A. (2001)
  3. Double, M. C. (2003)
  4. Ehrlich, Paul R. (1988)
  5. Robertson, C. J. R. & Nunn, G. B. (1998)
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 BirdLife International (2008)(a)
  7. Brooke, M. (2004)
  8. ACAP (2007)
  9. 9,0 9,1 Remsen Jr., J. V. (2004)
  10. 10,0 10,1 Remsen Jr., J. V. (2005)
  11. 11,0 11,1 Remsen Jr., J. V. (2008)
  12. Clements, J. (2007)
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 Robertson, C. J. R., et. al (2003)
  14. 14,0 14,1 Marchant, S. & Higgins, P. J. (1990)
  15. 15,0 15,1 Croxall, J. P. & Gales, R. (1998)
  16. BirdLife International (2004)
  17. BirdLife International (2012). Thalassarche eremitaInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  18. New Zealand Ministry of Fisheries (2007)
  19. Taylor, G. A. (2000)

Literaturo redakti

  • "Species Assessments" (PDF). ACAP (Agreement on the Conservation of Albatrosses and Petrels). 2007. Konsultita la 24an de majo 2012.
  • Threatened birds of the world 2004 (CD-ROM). Cambridge, U.K.: BirdLife International. 2004.
  • BirdLife International (2008(a)). "Chatham Albatross - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 25an de majo 2010.
  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification - Diomedea (Thalassogeron) cauta -". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 22an de Feb 2009.
  • Brooke, M. (2004). "Procellariidae". Albatrosses And Petrels Across The World. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-850125-0.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Croxall, J. P.; Gales, R. (1998). "Assessment of the conservation status of albatrosses". In Robertson, G.; Gales, R. Albatross biology and conservation. Chipping Norton, Australia: Surrey Beatty & Sons.
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8. Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Ehrlich, Paul R.; Dobkin, David, S.; Wheye, Darryl (1988). The Birders Handbook (First ed.). New York, NY: Simon & Schuster. pp. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Marchant, S.; Higgins, P. J. Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic birds, 1: ratites to ducks. Melbourne, Australia: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-553068-1
  • "More measures for seabird protection" (Press release). New Zealand Ministry of Fisheries. 13 Sep 2007. Konsultita la 22an Feb 2009.
  • Remsen Jr., J. V.; et. al (Dec 2004). "Proposal No. 155 to South American Check-list Committee: Split Shy Albatross Thalassarche cauta into two or three species". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Konsultita la 18 Feb 2009.
  • Remsen Jr., J. V.; et. al (Feb 2005). "Proposal (#166) to South American Classification Committee: Re-lump Thalassarche eremita and Thalassarche salvini with Thalassarche cauta". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Konsultita la 18 Feb 2009.
  • Remsen Jr., J. V.; et. al (28 Feb 2008). "Proposal (#255) to South American Classification Committee : Follow-up to Proposal 155: Split Thalassarche cauta into three species". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Konsultita la 18 Feb 2009.
  • Robertson, C. J. R. (2003). "Albatrosses (Diomedeidae)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8. Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. p. 120. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Robertson, C. J. R.; Bell, D.; Sinclair, N.; Bell, B. D. (2003). "Distribution of seabirds from New Zealand that overlap with fisheries worldwide". Science for Conservation (Wellington, New Zealand: Department of Conservation) (233).
  • Robertson, C. J. R.; Nunn, G. B. (1998). "Towards a new taxonomy for albatrosses". In Robertson, G.; Gales, R. Albatross biology and conservation. Chipping Norton, Australia: Surrey Beatty & Sons. pp. 13–19.
  • Taylor, G. A. (2000). "Action plan for seabird conservation in New Zealand. Wellington: Department of Conservation". Threatened Species Occasional Publication (16).

Eksteraj ligiloj redakti