Ĉeĉon

urbo en Sud-Koreio

Ĉeĉon (koree 제천시, laŭ ĉinaj literoj 堤川市) estas universitata urbego en Sud-Koreio. La loknomo signifas "akvobaraĵo".

Ĉeĉon
urbo en Sud-Koreio • urbego

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 136 350  (2015) [+]
Loĝdenso 155 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 8′ N, 128° 13′ O (mapo)37.136111111111128.21194444444Koordinatoj: 37° 8′ N, 128° 13′ O (mapo) [+]
Areo 882,47 km² (88 247 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Ĉeĉon (Suda Koreio)
Ĉeĉon (Suda Koreio)
DEC
Ĉeĉon
Ĉeĉon
Situo de Ĉeĉon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jecheon [+]
vdr
Ponto de Ĉeĉon

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Ĉeĉon situas en la meza landparto ĉirkaŭita de montoj kaj lagoj kaj havas pitoreskan ĉirkaŭaĵon. Seulo troviĝas 118 km [1].

 
Poŝto en Ĉeĉon
Dosiero:다솜고등학교.jpg
Kampuso en Ĉeĉon

Historio redakti

La teritorio, kie troviĝas la moderna Ĉeĉon, estis loĝata jam dum la paleolitiko, neolitiko, bronzepoko, ferepoko. En la historiaj tempoj la loko estis parto de diversaj landoj. Ĉeĉon aperis sur la mapo en 1895, tiam ĝi ricevis la statuson de distrikto. En 1980 la teritorio estis dividita al distrikto kaj urbo, sed ili denove kuniĝis en 1995.

Ekonomio redakti

Ĉeĉon estas konata kiel la "resaniga urbo". Ampleksa vario de tradiciaj kuracaj herboj kaj terapioj disponeblas, allogante homojn tra tuta Koreio por viziti la urbon. Universitato funkcias en la urbego.

Trafiko redakti

Ĉeĉon estas grava fervoja nodo liganta la okcidentajn kaj orientajn regionojn de la lando.

Klimato redakti

En Ĉeĉon la averaĝa jara temperaturo estas 10,4 °C. La averaĝa pluvo jare estas po 1388 milimetroj. En ĉiuj monatoj pluvas (aŭ neĝas), plej ofte pluvas inter majo-septembro.

 
Stacidomo en Ĉeĉon
 
Aŭtobusa stacio en Ĉeĉon

Vizitindaĵoj redakti

  • proksime la montaro Voraksan estas konataj kiel la Alpoj de la Oriento, konsiderita unu el la ĉefaj montoj de la lando
  • proksime la montaro Kimsusan - unu el la plej popularaj areoj de monta turismo en la lando
  • akvorezervujo Uirimji ĉirkaŭita de pinarbaro kun ebleco de amatora fiŝkaptado
  • tradicia lernejo konfucea
  • restoj de templo budhista konstruita en 1022

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans