Ĉeĝu (koree 제주시 ĉeĝusi, laŭ latinaj literoj Jeju-si, laŭ ĉinaj literoj 濟州市) estas mara havenurbo, universitata urbego (ekde 1955) en Sud-Koreio. Ĝi estas ankaŭ ĉefurbo de la samnoma provinco kaj insulo.

Ĉeĝu
Urbopanoramo en Ĉeĝu
Urbopanoramo en Ĉeĝu
Urbopanoramo en Ĉeĝu
urbo en Sud-Koreio • administra urbo de Sud-Koreio • urbego

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 435 413  (2012) [+]
Loĝdenso 445 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 31′ N, 126° 31′ O (mapo)33.509722222222126.52194444444Koordinatoj: 33° 31′ N, 126° 31′ O (mapo) [+]
Areo 977,8 km² (97 780 ha) [+]
Ĉeĝu (Suda Koreio)
Ĉeĝu (Suda Koreio)
DEC
Ĉeĝu
Ĉeĝu
Situo de Ĉeĝu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jeju City [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

 
insulo Beomseom
 
la nacia universitato Ĉeĝu

Geografio redakti

Ĉeĝu situas en la suda parto de la lando for de la kontinento en mara insulo. Seulo troviĝas 456 km [1].

Historio redakti

La areo de la hodiaŭa Ĉeĝu estas iomete restaĵoj ekde jam antaŭ la registrita historio. La urbo estis tre longe ĉefurbo de sendependa reĝlando, ankaŭ komerca kaj kultura centro da la insulo. La haveno en 1913 iĝis komerca haveno. La urbo kreskis sufiĉe rapide ekde la 1970-aj jaroj. "Nova Ĉeĝu" estis kreita antaŭ kelkaj jardekoj. La pajlategmentaj konstruaĵoj, kiuj estis oftaj ĉie ĝis la 1970-aj jaroj iom post iom malaperis. Ĉeĝu estis apartigita la distrikto en 1955. Tamen, en 2005 la balotantoj aprobis proponon kunfandi la urbon kun la distrikto. Tiu ŝanĝo estis farita en la sekva jaro.

Ekonomio redakti

Ĉeĝu pro la geografia situo estas signifa turisma celloko kaj feriejo. En 2011 preskaŭ 10 milionoj da pasaĝeroj flugis inter Seulo kaj Ĉeĝu, tio apartenas al la plej trafikaj aeritineroj en la mondo.

 
Lumturo Ruĝa Dragono en Ĉeĝu
 
Haveno de Ĉeĝu
 
loka plaĝo

Alvenas turistoj ankaŭ el Japanio kaj Ĉinio ĉiun jaron.

La urbego estas ĉirkaŭata de oranĝaj kaj mandarinaj bienoj. Tiun fakton reflektas muzeo pri citrusoj en la urbo. Krom tio la urbanoj okupiĝas pri diversaj produktoj de nutraĵoj kaj trinkaĵoj.

Trafiko redakti

Ĉeĝu havas internacian flughavenon kaj maran havenon. En la insulo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato redakti

Ĉeĝu havas humidan subtropikan klimaton kun varmegaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La jara averaĝa temperaturo estas 16 °C. Januaro estas la plej malvarma monato, aŭgusto la plej varma. En la plena jaro oni mezuras precipitaĵojn averaĝe 1,498 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed dum la pluva sezono (inter junio-septembro) pli ofte.

Vidindaĵoj redakti

  • Muzeoj pri historio kaj komputiloj
  • Botanika Ĝardeno
  • restaĵo de fortikaĵo
  • lumturo Dragono
 
Lumturo "blanka" Dragono en Ĉeĝu
 
la haveno

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti