Ĉeĥa Esperanto-Asocio

Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) estas landa sekcio de Universala Esperanto-Asocio en Ĉeĥio kun preskaŭ mil membroj[mankas fonto], kiuj povas kuniĝi en 35 kluboj (2010) kaj kelkaj sekcioj, komisionoj kaj laborgrupoj (pedagogia komisiono, katolika sekcio, kristana sekcio, sekcio de nevidantoj, sekcio de informadiko, muzea grupo, laborgrupo por tradukado de turismaj tekstoj). La asocio eldonas la trimonatan revuon Starto. Ĉeĥaj esperantistaj junuloj (antaŭe grupigitaj en Junulara sekcio) ekde 2005 unuiĝas en la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kiu tenas amikajn rilatojn kun ĈEA.

Ĉeĥa Esperantista Asocio
Český esperantský svaz
Lando  Ĉeĥio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1901 / 1969
vdr

Agadoj redakti

Komunikado redakti

  • informas pri Esperanto kaj problemaro de internacia lingva komunikado en ĉeĥlingvaj amaskomunikiloj kaj kolektas en sia retpaĝaro datumbazon de la koncernaj materialoj; okazigas informprelegojn / diskutojn kaj ekspoziciojn
  • eldonas kvaronjare sian presorganon Starto (ĉefredaktas Miroslav Malovec) kaj neregule interretan informilon ĈEA_Retkomunikoj (teknike administras Miroslav Hruška); plie aperas periodaĵoj Dio benu (katolika sekcio), Aŭroro de (sekcio de nevidantoj), Bulteno de E-klubo en Prago kaj Informilo de AEH, kio estas Asocio de Handikapitaj Esperantistoj, staranta memstare ekster ĈEA, kvankam ĝiaj anoj membras en ambaŭ asocioj

Aranĝoj redakti

Instruado redakti

  • por lingva klerigado de siaj membroj okazigas kursojn, somerajn lernejojn kaj lingvajn seminariojn (i.a. en Lančov kaj Skokovy; en pasinteco funkciis ankaŭ tendaroj en Sebranice kaj Nekvasovy)

Aliaj kampoj redakti

  • realigas konkretajn projektojn (komputila klerigado, utiligado kaj kontribuado al Vikipedio, interreta datumbazo de ĈEA, tradukoj de beletroj, kantoj kaj turismaj tekstoj ktp.)
  • peras aliajn servojn (Libroservo, Pasporta Servo, membriĝo en UEA kaj pago de kotizoj por UKoj, abono de E-gazetoj el eksterlando ktp.)
  • kunlaboras kun aliaj esperantaj kaj neesperantaj organizoj

Strukturo redakti

Komitato redakti

Sidejo kaj adreso redakti

Sidejo de la organizo estas ekde oktobro 2011 Svitavy[1]. Preciza adreso de sidejo estas: Ĉeha Esperanto-Asocio, náměstí Míru 1, CZ-568 02 Svitavy, retpoŝto: cea@esperanto.cz

Historio redakti

ĈEA estis fondita en 1969 (29.-30.3.1969 dum konstitua kongreso en Brno), sed antaŭe ekzistis ekde 1901 pluraj Esperanto-organizoj ĝis likvido en 1952 fare de komunistoj. (Tiuj poste konstatis, ke esperantistoj komunikas kun eksterlando nekontrolate, tial ili fine decidis renovigi la asocion). Antaŭ 1989 la asocio havis pli ol 2500 membrojn, sed la falo de la fera kurteno forlogis multajn al aliaj aktivadoj.

En 1939 post okupacio de la lando la tiama esperantista asocio ĈAE devis ŝanĝi sian nomon al Ĉeĥa Esperanto-Asocio, sed post kelkaj monatoj en 1940 Gestapo ordonis likvidi la asocion. (Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, p. 69). Do tiu kelkmonata ĈEA diferencas de la nuntempa.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti