Ĉeĥa nacia renaskiĝo

Ĉeĥa nacia renaskiĝo estis signifa etapo de la ĉeĥa nacia historio (proksimume 17701850), kiam kulturaj kaj politikaj funkciuloj provis emfazi signifon de la ĉeĥa nacio kaj egalrajtigi ties kulturon enkadre de la aŭstria monarĥio. Kiel ceteraj naciaj renaskiĝoj la ĉeĥa nacia renaskiĝo rezultis el ideoj de klerismo kaj ties portantoj estis unue patriotaj pastroj kaj instruistoj. Renaskiĝuloj plej multe emfazis la lingvon kaj la literaturon kiel bazan simptomon de la nacio. La nacio kaj ties historio estas por ili idealo kaj ankaŭ modelo, tial estas permesitaj eĉ falsaĵoj. Kun tio koneksas ankaŭ intereso pri popola beletristiko. Ĉio, kio subtenas nacie liberigitajn celojn estas pozitiva, la cetera estas senbezona.

La ĉeĥa nacia renaskiĝo okazis en tri etapoj. En fazo de preparoj unuopaj esploristoj interesiĝas pri la lingvo, la nacia historio kaj la kulturo. Apartenas al ili ekz. Josef DobrovskýFrantišek Martin Pelcl. Evoluas eldon-aktiveco – Ĉeĥa ekspedicio de Václav Matěj Kramerius. En periodo post la jaro 1805 estas jam formulita baza panslava programo, kiu interesiĝas pri slavoj kiel tutaĵo, nome frunte kun Rusia Imperio. Tiu ĉi periodo ensumigas kreigan agadon de la plej signifaj personecoj de la ĉeĥa nacia renaskiĝo, al kiuj apartenas Josef Jungmann, Ján Kollár, Pavel Josef Šafařík kaj František Palacký, ĝenerale teoriistoj. Tiu ĉi periodo de la agitado kaj kreigado de programoj finas ĉirkaŭ la jaro 1830 kaj komenciĝas zenita tempo, simboligata precipe per originala literatura kreado – Josef Kajetán Tyl, Božena NěmcováKarel Jaromír Erben. Post la jaro 1848 la nacie renaskiĝaj klopodoj orientiĝis tra alia direkto kaj ili kondukis en batalon politikan. Supervivantan romantismon de la ĉeĥa nacia renaskiĝo ni trovas ankoraŭ ĉe Karel SabinaJosef Václav Frič.

Vidu ankaŭ redakti