Ĉeĥa vitro pli konata tutmonde kiel Bohemia vitro estas unu el signifaj atributoj de Ĉeĥio. Elparolinte vorton kristalo plimulto da homoj imagos tiun ĉi landon, kiu en sia teritorio kaŝas tiel grandan kvanton da vitrofarejoj, kvalito de kies produkto estas tiu la plej alta. Tio estas ĉefe neinterrompita tradicio, kiu faris el tiu ĉi metio artan lertecon.

Ĉeĥa vitro
Ĉeĥa vitro
Ĉeĥa vitro
Vitrofarejo en Nenačovice

Historio kaj evoluo de la ĉeĥa vitrofarado redakti

La plej malnovaj trovaĵoj de vitro (kolieroj...) en la ĉeĥaj landoj estas el kelta medio (proksimume la 3-a jarcento antaŭ Kristo) kaj temis verŝajne pri importaĵoj. Kelkaj kolieroj el la tempo de Grandmoravia regno eble povus esti jam de hejma deveno. Skribdokumentoj pri la konoj de vitrofarado en la ĉeĥaj landoj devenas el la 12-a jarcento. La plej malnovaj vitrofarejoj estas en arkeologiaj kaj la skribaj trovaĵoj dokumentitaj ekde fino de la 13-a jarcento.

Tiutempe okazis nekutima evoluo de tiu ĉi produktado. Preskaŭ en la tuta zono de limregionaj montaroj aperas dekoj da virtofarejoj, kiuj eluzis tamen riĉecon de arbaroj (ligno estis necesa materialo nenur por hejtigado en fornoj, sed ankaŭ por produkti potason), tamen riĉecon de la ĉeĥa socio. En la dua duono de la 14-a jarcento la vitro estis malgraŭ sia alta prezo kutima ekipaĵo de hejmo nenur de nobelaro, sed laŭ multnombraj arkeologiaj trovaĵoj ankaŭ de burĝoj. El medio de mezepokaj urboj estas hodiaŭ dokumentitaj jam centoj de trovaĵoj de vitro, kiun uzis la burĝa loĝantaro.

Signifan rolon en la evoluo ĉiam rolis ĉeĥaj vitrofaristaj familioj, kiuj influis teknologian evoluon en la tuta meza Eŭropo. Arto fandi vitron estis sekreto, kiun transdonis la patro al la plej aĝa filo kaj tial la tradicio estis signifa faktoro por konservado kaj plua evoluo. El la plej signifaj kontribuoj de la ĉeĥaj vitrofaristoj eblas mencii fandadon de blua kobalta vitro de familio de Schürer en norda Bohemio en la 16-a jarcento aŭ malkovro de ĉeĥa kristalo en vitrofarejo de Müller en montaro Šumava en la 17-a jarcento aŭ malkovro de lazuroj kaj hialita vitro de B. Egermann en la unua duono de la 19-a jarcento.

Jam gotika vitro el la ĉeĥaj landoj portis en si tiujn elementojn, kiuj poste dum jarcentoj karakterizigis ĉeĥan produktadon. Krom la teknologia pureco ĝi ja ligis al laŭtempa vortordo, sed en la spirito de tempo ĝi alikreiĝis ĝin en karakterizan artan stilon, kiun faka literaturo markas kiel ĉeĥa vitro.

Ĉeĥa gotika vitro redakti

Ĉeĥan gotikan vitron oni produktis el verdeta vitraĵo, markata kiel „arbara“ vitro. Diference de la germanaj landoj, kie la vitro estis malhele verda, la ĉeĥa vitro estis hela, ĝi proksimiĝis al pli posta kristalo. Tio estis siatempe moda kaj ĝuste tial la ĉeĥa gotika vitro jam en la 14-a jarcento eksportiĝis en grandaj volumenoj nenur en Germanion, sed ankaŭ en Francion kaj en Flandrion. Por la ĉeĥa vitro fariĝis karakterizaj formoj de sveltaj flutoj kaj ankaŭ pli „korpulentaj“ pokaloj, dekoritaj spinaĵoj kaj precipe perletaj surgluaĵoj. Tiu ĉi dekora tekniko estiĝis en Antaŭa Oriento kaj ĝi disvastiĝis en mezan Eŭropon en la 13-a jarcento en konekso kun kruculaj militiroj. En ĉeĥa medio tiu ĉi dekoro estis transprenita kaj alikreigita en karakterizan manieron de kreado.

Renesanco redakti

En renesanco proporcie baldaŭ, ĉirkaŭ duono de la 16-a jarcento, aperas post venecia modelo ankaŭ en la ĉeĥaj landoj tekniko de emajla pentrado de vitro. En la ĉeĥa medio tiu ĉi tekniko rapide modifikas kaj diference de fajna dekora stilo de venecia vitro aperas iom pli tera pentrado en spirito de mezeŭropa renesanco. Oftaj estas motivoj kun blazonoj, plu figuraj aperaĵoj el medio de kutima vivo kaj ankaŭ bildigo de regantoj. La emajla pentrado rapide disvastiĝis nenur pro siaj dekoraj eblecoj, sed same tial, ke per la pentrado oni povis kovri etajn difektojn en la vitro. La vitrofarejoj senperde validigis ankaŭ produktado de dua kvalito. Cetere tiu ĉi praktika maniero influis signifon de pentrado de vitro en la ĉeĥaj landoj ankaŭ en pli malfruan jarcentoj.

La tempo de regado de Rudolfo la 2-a trafis en arto plej forte ĝuste la ĉeĥajn landojn, ĉar la kortego de la imperiestro Rudolfo la 2-a havis sidejon en Prago. En la vitrofarado fino de la 16-a jarcento kaj komenco de la 17-a jarcento alportis tre ege signifajn provojn kun gravuraĵo de vitro. Pioniro de tiu ĉi fako estis Caspar Lehmann, devene gravuristo de diamantoj, kiu kiel la unua kreis pokalojn el vitro, dekoritaj per riĉa gravuraĵo. Tiu ĉi tekniko antaŭmarkis pli postan barokan kreadon.

Ĉeĥa kristalo redakti

Post la tridekjara milito oni komencis fandi en la ĉeĥaj landoj travideble puran vitron, markata kiel ĉeĥa kristalo. Ĝi fariĝis la enlanda specialaĵo kaj ĝi estis en la mondo tiel postulata, ke en la dua duono de la 18-a jarcento la ĉeĥaj landoj fariĝis la plej signifa eksportanto de vitro en la mondo. Tiutempe estiĝadis en norda Bohemio komercaj kompanioj, kiuj havis siajn uzinojn en multaj signifaj havenurboj, nenur en Eŭropo, sed ankaŭ en Azio kaj eĉ en Suda Ameriko.

Ĉeĥa gravurita vitro karakterizas sin per perfekteco de farado kiel de vitraĵo, tiel precipe per fajna majstre farita gravuraĵo. Tiu ĉi de komence ekskluziva laboro rapide disvastiĝis kaj en la ĉeĥaj landoj estiĝis dekoj da gravuraĵejoj, kiuj sputis kiel produkton luksan por kortegoj de regantoj, tiel baldaŭ vitron komercan por nobelaron kaj burĝaj konsumantoj. Al ĉefaj motivoj de barokaj pokaloj apartenis alegoriaj kaj figuraj aperaĵoj, oftaj estis surskriboj, donacteksto, nomomonogramo kaj kompreneble dato.

Pri teknika progresemo de la ĉeĥa vitrofarado en la 18-a jarcento atestas ankaŭ diversaj randaj produktoj, kiuj ja ne influis la stilon de tempo, sed ili estas rimarkindaj pro sia farado. Apartenas ĉi tien ekz. dumuraj ujoj, kiuj estis en simpla aspekto faritaj jam antaŭe, sed nur en dum nekonata nordbohemia vitrofarejo ties produkto estis alkondukita ĝis perfekteco. Principo de tiu ĉi pretendema produktado estas farado de du ujetoj de la sama formo, precize facetitaj tiel, ke ili precize enfalos unu en la alian. Inter la muroj oni metos oran folion, kreanta interesan dekoron.

Bedřich Egermann redakti

En la unua duono de la 19-a jarcento vivis kaj agadis en nordbohemia urbo Nový Bor „sorĉisto“ de vitrofarista produktado, Bedřich Egermann. Dum Eŭropo tiutempe similigis anglan faceton, sukcesa komence de la 19-a jarcento, Egermann komencis eksperimenti kun koloraj vitraĵoj. Lia tekniko alportis novan arta direkton, ili malfermis novan vidon al la vitro kiel artefakton. Dank‘ al li sukcesis superi dum jarcento alkutimiĝintan opinion pri la vitrofarista produkto, eliranta el travidebla vitro, kiel kulmina zenito estis klasicisma kreado.

Egermann venis kun ideo de produktado de opaktaj koloraj vitraĵoj (opaloj, opalinoj, lithialinoj, hialitoj ka.), el kiuj poste ĉerpis inspiron nenur historiiganta kreado de la dua duono de la 19-a jarcento, sed precipe secesio kaj ankaŭ modernaj artaj fluoj de vitrofarista arto en la 20-a jarcento.

Sed nenur Egermann alportis novaĵojn en la teknologio, sed ankaŭ dekoj da pluaj ĉeĥaj vitrofarejoj. Ilia produkto signifis revivigon de enlanda merkato, sed precipe eksporto. La ĉeĥa vitro denove sukcese enpraktikigis en la mondaj merkatoj. Konkurencante kun vitrofarado, kiu en la dua duono de la 19-a jarcento evoluis en landoj, kiuj ne havis tian vitrofaristan tradicion kiel la ĉeĥaj landoj, ĝi pruvis ĉiam sukcese defendi sian antaŭan postenon.

Tio estis ankaŭ ĉeĥa vitrofarado, kiu meritis je venko de novaj principoj de secesa kreado, aplikita al produkto de la vitro. Jam en la jaro 1873 fandejo Adolfov kaj Annín ekspoziciis en Monda ekspozicio en Vieno iriziitan vitron. Monde fama nocio fariĝis produkto de vitrofarejo Lötz en ŝumava Klášterský Mlýn. Jam en la jaro 1893 ĝi akiris prezon en Monda ekspozicio en Chicago, sed vera triumfo de la ĉeĥa secesa vitro estis aprezo en Monda ekspozicio en Parizo en la jaro 1900.

La ĉeĥa vitro havis ekde mezepoko en Eŭropo sian apartan postenon. Ĝi estis mezurunuo de la tempa modo, ĝi alportis teknikajn kaj teknologiajn plibonigojn, dank‘ al grandega amplekso de produkto kaj kapablecoj de ĉeĥaj komercistoj ĝi baldaŭ fariĝis varo, kun kiu eblis renkontiĝi en la tuta mondo. Ĉeĥaj vitrofaristoj agadis en multaj landoj dum fondado de lokaj entreprenoj, ili helpis konstrui fornojn, ili edukis vitrofaristojn. Ĉio ĉi kreis grandegan tradicion, kiun la ĉeĥa vitri portas en si.

Estas malfacile diri, kien en nuna tempo de nova jarmilo la homaro paŝos. Kien kondukos aŭtomatigo, revolucio de informaciaj teknologioj. Estas verŝajne, ke principa parto de vitrofarista kreado estos maŝina, sed ĉiam ĉi tie restos spaco ankaŭ por laboraĵoj artaj, metiaj, laboraĵoj, kiaj eliras el la monoj de vitrofaristoj. Kaj ĝuste en grandega tradicio de permana arta-metia kreado estas potencialo de la ĉeĥa vitrofarado.

Vidu ankaŭ redakti