Bohemiaj, moraviaj kaj sileziaj germanoj (germane: Deutschböhmen, Deutschmährer, respektive Deutschschlesier), ofte nur mallongigite ĉeĥaj germanoj, estas amasa markigo por germanlingva loĝantaro de Landoj de Krono ĉeĥa. Ekde la 20-a jarcento oni uzas ankaŭ terminon sudetgermanoj (Sudetendeutsche), kiu ĝis hodiaŭ kaŭzas kontraŭversiojn. Estas dubigata ties precizeco kaj ĉefe ĝi estas negative nuancita en konekso kun naziismo. Por la teritorioj enloĝataj de tiu ĉi etna grupo (antaŭ la jaro 1945) oni poste ofte uzas neprecizan amasan markigon Sudetio.

Bohemiaj germanoj en Šumava

La amasa plimulto de la ĉeĥaj germanoj estis el iliaj hejmoj ellandigita post la dua mondmilito. Germanoj vivas en Ĉeĥio ĝis hodiaŭ, sed en la jaro 2001 dum popolnombrado anonciĝis al la germana nacieco nur netutaj 40 000 personoj, kio estas parte kaŭzita ankaŭ pro tio, ke granda parto de junaj ĉeĥaj grmanoj estas jam tute asimilita kaj ili anoncas sin al la ĉeĥa nacieco, dume malpli juna generacio estas formortanta.