Ĉeĥoslovaka luphundo

raso de hundoj
Ĉeĥoslovaka luphundo
FCI - Agnoskita n-ro 332
Lando de deveno: Ĉeĥoslovakio
Patroneco: Slovakio
Klasifiko de FCI
  • Grupo 1: Ŝafpaŝtistaj, paŝtistaj kaj ĉasrasoj
  • Sekcio 1: Ŝafpaŝtistaj kaj paŝtistaj rasoj (kun laborekzameno)
Kolorigo:
  • flavgriza preskaŭ arĝentgriza kun hela masko
Alteco: hundoj: min. 65 cm, hundinoj: min. 60 cm
Pezo: hundoj: min. 26 kg, hundinoj: min. 20 kg
rasa normo (arkivigita en januaro 2014)

Ĉeĥoslovaka luphundo estas hundoraso estiĝinta pro hibridigo de germana ŝafhundo kaj karpata lupo. Devena eksperimento de limgardistaro subgvide de inĝ. Karel Hartl donis ekeston de ĉeĥaj naciaj hundorasoj.

Historio redakti

La komenco de historio de tiu ĉi raso datiĝas ekde la jaro 1955, kiam inĝ. Hartl komencis okupiĝi pri hibridigado de karpata lupo kun germana ŝafhundo. De la komenco la hibridigado estis farata kiel scienca eksperimento. Sed post kelke da jaroj naskiĝis ideo kultivi novan rason kaj celo de la bredado estis kaj estas konservi lupan aspekton, sanon kaj samtempe firmigi karakterajn ecojn de laborhundo.

La unuaj hibridoj de lupino Brita kaj germana ŝafhundo Cézar naskiĝis la 26-an de majo 1958 en Libějovice. Lupino Brita poste donis ankoraŭ bazon al dua linio post kunigo kun germana ŝafhundo Kurt. La tria linio estiĝis per kunigo de lupo Argo kaj hundino de germana ŝafhundo Asta. En 1977 hibridino de la tria generacio Xela estis gravedigita far de lupo Ŝarik, Ŝariko poste gravedigis ankoraŭ hundinon Urta-on. En la jaro 1982 la ĉeĥoslovaka luphundo estis agnoskita de tiama Federacia komitato de bredistaj asocioj de ĈSSR.

Aspekto redakti

La ĉeĥoslovaka luphundo estas hundo pli granda ol meza grandeco, per la aspekto kaj la movo ĝi estas simila al lupo. La ĉeĥoslovaka luphundo estas persistema trotanto, trejnitaj unuopuloj pasos per kurado distancon 100 km per mezproksima rapideco 11 - 13 km/horo.

Galerio redakti