Ĉefepiskopujo Freiburg

La Ĉefepiskopujo (arkiepiskopujo, arkidiocezo) Freiburg en Breisgau estas fondita en 1821 per la Buleo Provida solersque kaj komencis labori en 1827. Ĝi enhavas partojn de la antaŭaj diocezoj Konstanz, Straßburg, Speyer, Worms, Majenco kaj Würzburg, kiuj apartenis en la tempo de la fondo al la Grandduklando Badeno kaj al la Princlando Hohenzollern-Sigmaringen. Nun la germana lando Baden-Virtembergo kongruas kun la du diocezoj Freiburg kaj Rottenburg-Stuttgart. La arkiepiskopo de Freiburg estas prezidanto de la Suprarejna Ekleziprovinco (Oberrheinische Kirchenprovinz), kiu nun ampleksas la diocezojn Freiburg, Mainz kaj Rottenburg-Stuttgart.

Ĉefepiskopujo Freiburg
Archidioecesis Friburgensis latine
Erzbistum Freiburg germane
Sidejo Freiburg

Sufraganaj episkopujoj
Episkopujo Majenco kaj Rottenburg-Stuttgart
Titolulo Stephan Burger
Fondita 1821
Rito Roma
Katedralo Katedralo Nia Sinjorino
Retejo http://www.erzbistum-freiburg.de/
Datoj el Pontifika Jarlibro * *
Katolika eklezio en Germanio
vdr
Ĉefepiskopujo Freiburg
Ĉefepiskopujo
Blazono
romkatolika metropolita ĉefdiocezo [+]

LandoGermanio

Areo16 229 km² (1 622 900 ha) [+]

Loĝantaro4 791 293 [+] (2019)
Denseco295,23 loĝ./km² [+] [+]


Vikimedia Komunejo:  Roman Catholic Archdiocese of Freiburg [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

En la jaro 2007 la episkopujo Freiburg havis 2,08 milionojn da katolikoj (41 % de la loĝantaro). Ĝi estas la dua plej granda diocezo en Germanio. Arkiepiskopo estis Dr. Robert Zollitsch ĝis 2013. La diocezo havas 333 pastoralajn unuojn (Seelsorgeeinheiten) en 39 dekanujoj, kunligitaj en 7 ekleziaj regionoj. La nombroj de la pastoralaj kunlaborantoj estas: 994 sacerdotoj (346 de ili estas pensiuloj), 137 ordaj sacerdotoj, 194 daŭraj diakonoj, 231 pastoral-referentoj, 260 paroĥ-referentoj, 2285 virinaj kaj 330 viraj ordenanoj.