Ĉefmemoro (angle main memory, primary memory) estas la ĉefa memoro uzebla de la procesoro de komputilo. Ĝi estas ofte mallongigata fremdalingve kiel RAM pro la anglalingva Random Access Memory t.e. «ajnvice atingebla memoro» (la angla RAM konfuzas du malsamajn nociojn: la atingomanieron kaj la pozicion en komputila memorhierarkio; bedaŭrinde, tiu konfuzo iom internaciiĝis). Ĉi tiu memoro estas tipe la labor-areo por manipuli kaj montri datumojn.

Ĉefmemoro
type of computer memory or storage vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Partoprenanta statika ĉefmemoro • dinamika ĉefmemoro • unu-datenrapida sinkrona dinamika ĉefmemoro • duobla-datenrapida sinkrona dinamika ĉefmemoro • RDRAM • DDR2 SDRAM • DDR3 SDRAM • DDR4 SDRAM • DDR5 SDRAM vd
vdr

Ĝenerale, ĉefmemoro en komputilo funkcias per integraj cirkvitoj fiksitaj sur cirkvitkarto. Plejparto da personaj komputiloj havas ingon por aldoni aŭ interŝanĝi memorpecojn. Ĉefmemoro kutime forviŝiĝas kiam komputilo estas malŝaltita, kvankam iaj ĉefmemoroj tenas informon sen konstanta fonto da elektro.

Specoj de ĉefmemoro redakti

Eksteraj ligiloj redakti