Ĉefministra baloto de 2012 en Kebekio

La Ĉefministra baloto de 2012 en Kebekio estis la 40-a baloto en Kebekio ekde la kreado de la provinco en 1868. Ĝi okazis la 4-an de septembro 2012.

La balotadkampanjo komencis la 1-an de aŭgusto 2012, ĉirkaŭ 15 monatojn antaŭ la fino de la ĉefministra mandato. La kialo estas certe pro la studenta konflikto kaj la komisiono Charbonneau.

Partioj redakti

Debatoj redakti

La Debato de Ĉefoj (france Débat des chefs), kun la 4 ĉefaj partiestroj, okaziĝis la 19-an de aŭgusto 2012. Je la 20-a, 21-a kaj 22-a de aŭgusto okaziĝis la debatoj kun la tri ĉefaj partiestroj, sed kun du ĉefoj pofoje, la tiel nomata Alfronta debato (france Face-à-face).

La Debato de Ĉefoj estis dissendita per la televidkanalo Radio-Canada je 20:00 (UTC-4) dum 2 horoj kaj la Alfronta Debato estis dissendita per TVA je 21:00 (UTC-4), kies ĉiu programo daŭris 1 horon. Ĉiuj debatoj havas 4 temojn: Regadeco, Socia politiko, Ekonomio kaj Naciaj demandoj kaj identiteco.

Baloto redakti

La voĉdonoj per anticipo okazis la 26-an kaj 27-an de aŭgusto 2012. La normalaj voĉdonoj okazis la 4-an de septembro, dum la balotadtago.

Rezultoj de la balotado redakti

Pauline Marois iĝis la unua ĉefministrino en Kebekio. Jean Charest ne estis reelektata en sia konteo kaj forlasis politikon.

La rezulto baziĝas sur la 125 sidoj en la Nacia Asembleo de Kebekio.