Ĉefstacidomo Kaselo

La Ĉefa stacidomo de Kaselo (germane Hauptbahnhof Kassel) troviĝas ĉe Bahnhofsplatz nr 1 en la urbokerno de Kaselo, Germanujo.

Ĉefstacidomo Kaselo
ĉefstacio • kapostacio
Bazaj datoj
Arkitekto Gottlob Engelhard vd
Malfermo 1856
Lando Germanio vd
Situo Kaselo
Situo
Geografia situo 51° 19′ 5″ N, 9° 29′ 24″ O (mapo)51.3180555555569.49Koordinatoj: 51° 19′ 5″ N, 9° 29′ 24″ O (mapo)
Ĉefstacidomo Kaselo (Germanio)
Ĉefstacidomo Kaselo (Germanio)
DEC
Ĉefstacidomo Kaselo
Ĉefstacidomo Kaselo
Situo de Ĉefstacidomo Kaselo
Map
Ĉefstacidomo Kaselo
Posedata de Deutsche Bahn vd
Retejo https://www.bahnhof.de/bahnhof-de/Kassel_Hbf-1019570
vdr
Ĉefa stacidomo de Kaselo, nomita Kulturstacidomo

Priskribo redakti

La ĉefa stacidomo kasela konstruitis inter 1852 kaj 1856 laŭ la planoj de la ĉefa arkitekto Gottlob Engelhard. En la kiel kapostacio planita konstruaĵo oni komencigis fervojliniojn al Bebra kaj Warburg, al Frankfurto ĉe Majno kaj al Hanovro. Poste venis ankoraŭ aliaj flankaj linioj.

La malnova akceptejo, brikŝtonkontruaĵo fortimpresa, detruitis dum la Dua mondmilito. Post p­arta eksplodigo de la ruino iĝis inter 1951 kaj 1955 novkonstruo kun integrigo de la restintaj muroj antaŭeksplodigaj. Ĝis 1960 estiĝis moderna akcepetejo en tiutempe modernegaj formoj kun granda vitra fasado. Gastiĝis tie krome restoracio kaj kinejo. Malantaŭ la novkonstruitaĵoj kelkaj restoj de la malnova stacio jes ja konserviĝis.

Post la transloko de la eksterurbaj fervojlinioj al la Stacidomo Kassel-Wilhelmshöhe la stacidomo ĉefa perdis sian rolon gravaj komplete. Plialtrangiĝo estis en 1995 ĝia nomumiĝo je kultura stacidomo kiel ankaŭ la alikonstruoj ĉirkaŭ la jaro 2000. Ili igis la kapostacion malkapostacion por la loka tramtrafiko. Jam en 1995 Deutsche Bahn kaj la urba administracio kune investis multe por alikonstrui la stacidomon. En la iama vestogardejo malfermis la pordjon la ekspozicio "Caricatura", la tiutempe tuthesia unusola galerio pri komika arto, la kinejo moderniĝis; en la "Artoloko Stellwerk" en "KAZ im KUBA" kaj en la malnova suda alo okazigas oni regule ekspoziciojn (ankaŭ dum Documenta-tempoj, sed ne nur). La civitana televidkanalo Offener Kanal havas la oficejon en la iama restoracio. La areo de la unua trako fariĝis sub la nomo "Gleis 1" moderna gastronomiejo kun scenejo.

En 1992 starigitis antaŭ la stacidomo la Documenta-artaĵo Man walking in the sky (La ĉieleniranto) de Jonathan Borofsky.

Literaturo redakti

  • Folckert Lüken-Isberner: "Kassels Fernbahnhof im Stadtgefüge - unbekannte Planungen des 20. Jahrhunderts", en: Lutz Münzer (eld.): 'Vom Drachen zur RegioTram. Eisenbahngeschichte in der Region Kassel, Kassel 2014. ISBN 978-3-933617-56-9, p. 101–108.
  • Edmund Mühlhans, Georg Speck: Probleme der Kopfbahnhöfe und mögliche Lösungen aus heutiger Sicht, en: Internationales Verkehrswesen, 39 (3/1987), ISSN 0020-9511, p. 190–200.

Eksteraj ligiloj redakti