Ĉefurbaj distriktoj kaj teritorioj

apartigilo

Ĉefurba teritorio auc ĉefurba distrikto estas normale speciale dezajnita administra divido kie oni instalas la sidejon de la registaro de lando. Tiele, en federacia modelo de registaro, neniu subŝtato aŭ teritorio povas havi politikan aŭ ekonomian avantaĝon relative al la aliaj pro la fakto ke la landa ĉefurbo kuŝas ene de ties limoj. Ĉefurba teritorio povas esti specifa formo de federacia distrikto.

Oni devas fari distingon por administraj dividoj kiuj inkludas naciajn ĉefurbojn, sed havas nespeciale dezajnatan statusn jure (por ekzemplo, Francilio ne havas distingajn kvaliton el aliaj regionoj de Francio). Kelkaj federaciaj landoj (kiaj Belgio), donas al siaj landaj ĉefurboj statuson kiel plena, egalaj federaciaj unuoj.

Kelkaj federaciaj landoj ne faras distingon administracie por la teritorio ĉirkaŭ la ĉefurbo. Kelkaj federaciaj landoj havas siajn landajn ĉefurbojn en la ĉefurbo de federacia subŝtato: Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino, estas ankaŭ la ĉefurbo de la Federacio Bosnio kaj Hercegovino; plie, Berno, la ĉefurbo de Svisio, estas la ĉefurbo de la Kantono Berno.

Du landaj ĉefurboj en federaciaj landoj estas nek federaciaj unuoj, nek specialaj ĉefurbaj distriktoj, nek ĉefurboj de federaciaj unuoj: nome Otavo, la ĉefurbo de Kanado, kaj Palikir, la ĉefurbo de la Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio. La kanada registaro deklaras la otavan areon kiel Naciĉefurba Regiono, kvankam tiu termino simple reprezentas la jurisdikcian areon de la registara agentejo kiu administracias federacie posedatajn terojn kaj konstruaĵojn, kaj ne estas fakta administracia unuo.

Ekzemploj redakti