Ĉeh (armena litero)

litero de la armena alfabeto

Ĉeh (aŭ tĵeh), ճէճե armene ([tʃʼɛ][ʤɛ]), estas la 19-a litero de la armena alfabeto.

Lingvistiko redakti

Ĉeh estas uzata por reprezenti la sonon de :

  • en klasika armena, la sono [tʃ];
  • en orient-armena, ([tʃʼ] ;
  • en okcident-armena, ([ʤ].

Laŭ la normo ISO 9985, la litero estas transkribata per « č ». Tamen, ĝi estas transkribata plurmaniere.

Unikodo redakti

  • Majuskla Ճ : U+0543
  • Minuskla ճ : U+0573