Ĉelbiologio

fako de biologio pri ĉeloj de vivuloj

Ĉelbiologio (anstataŭ la malnova termino citobiologio originita de la greka cytos + logos : t.e. "studo de ĉeloj") estas fako de biologio, kiu studas la konsiston kaj funkciadon de ĉeloj.

Strukturo de ĉelo

Ĝi naskiĝis en la 19-a jarcento, kvankam la baza ilo kiu ebligis rektan observadon de ĉeloj, la mikroskopo, jam enkondukiĝis en sia plej frua formo en la 17-a jarcento. Oni tradicie konsideras Matthias Schleiden kaj Theodor Schwann kiel la patrojn de ĉelbiologio, ĉar ili en 1838 unue verkis teorion pri la ekzisto de ĉeloj.

Famaj ĉelbiologistoj redakti