Ĉeloterapio estas kuracmetodo uzata ekde 1948 en kiu oni forigas troan kalcion kaj pezajn metalojn el la sango per speciala infuza fluido surbaze de EDTA. En la moderna okcidenta medicino, ĉeloterapio estas uzata okaze de veneniĝoj kun radioaktivaj elementoj kaj pezaj metaloj, kiel plumbo-venenado . Ĉeloterapio ankaŭ estas uzata ekzemple por sangaj malsanoj kiel talasemio, kie fero-amasiĝo povas okazi en la sango.

Polemikaj aplikoj redakti

Ĉeloterapio ankaŭ estas uzata en alternativa medicino. Laŭ iuj ĝi efikus sur ĉiaj malsanoj, kiuj rilatas al arteriosklerozo :

La indikoj por ĉeloterapio estas nesufiĉe subtenataj de scienca evidenteco kaj estas konsiderataj polemike de la ĉefflua medicino.