Ĉelsia Botanika Ĝardeno
La Ĉelsia Botanika Ĝardeno (angle Chelsea Physic Garden) estis establita kiel Apotekista Ĝardeno en Londono, Anglio, en 1673. La vorto "Physic" tie referencas al scienco kuracadi. Tiu botanika ĝardeno estas la dua plej aĝa botanika ĝardeno en Britio, post tiu de la Universitato de Oksfordo, kiu estis fondita en 1621.
Ĉelsia Botanika Ĝardeno | ||
---|---|---|
angle Chelsea Physic Garden | ||
Botanika ĝardeno / publika parko | ||
La ĝardeno je somero de 2006 | ||
botanika ĝardeno [+] | ||
Koordinatoj | 51° 29′ 6″ N, 0° 9′ 46″ U (mapo)51.485-0.16277777777779Koordinatoj: 51° 29′ 6″ N, 0° 9′ 46″ U (mapo) | |
Areo | 0,01 km² (1,28 ha) [+] | |
Publika malfermo | 1673 | |
Ĉelsia Botanika Ĝardeno | ||
Vikimedia Komunejo: Chelsea Physic Garden [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Ties rok-ĝardeno estas la plej antikva angla ĝardeno dedeiĉita al alpaj plantoj. La plej grandaj fruktantaj olivarboj en Britio estas tie, protektitaj de altaj muroj el brikoj, kun plej verŝajne la plej norda grapfruktujo kreskante eksterdome. Zorge tenita de la Societo de Apotekistoj, en 1983 la Ĝardeno iĝis registrita neregistara organizaĵo[1] kaj estis malfermita al la gexnerala publiko la unuan fojon.
En Julio 1736, Karolo Lineo veturis al Anglio, je la konto de George Clifford la 3-a.[2] Li iris al Londono por viziti Siron Hans Sloane, kolektiston de natura historio, kaj por vidi sian kuriozaĵkabineton,[3] same kiel por viziti la Ĉelsian Botanikan Ĝardenon kaj ties zorganton, nome Philip Miller. Li sciigis Miller pri sia nova sistemo subdividi plantojn, kiel estas priskribita en Systema Naturae. Miller impresiĝis, kaj ekde tiam li ekaranĝis la ĝardenon laŭ la sistemo de Lineo.[4] En tiu epoko faris gravajn pentraĵojn el la plantoj tie kultivataj Georg Dionysius Ehret, kunlaboranto de Lineo.
Referencoj redakti
- ↑ EW charity, 286513, THE CHELSEA PHYSIC GARDEN COMPANY
- ↑ Blunt (2001), pp. 106–107.
- ↑ Stöver (1974), p. 89.
- ↑ Stöver (1974), pp. 89–90.
Literaturo redakti
- Minter, Sue. (2000) The Apothecaries' Garden. ISBN 978-0-7509-3638-5.
Eksteraj ligiloj redakti
- Chelsea Physic Garden, retejo
- London official visitor guide: Konsultita la 30an de Decembro 2013. Arkivigite je 2012-10-16 per la retarkivo Wayback Machine