Ĉemiztrempa konkurso

Ĉemiztrempa konkurso estas speco de beleco-konkurso inter junulinoj. La partoprenantoj portas T-ĉemizon — aŭ atletan ĉemizon, miniĉemizon, aŭ ion similan — blankan aŭ helkoloran, sen aŭ kun mamzonobikino. Dum la inoj dancas, oni ŝprucigas aŭ priverŝas la ĉemizojn per akvo, ĝis ili fariĝas travideblaj. La akvo estas kutime tre malvarma, por stimuli kvazaŭ-amoreman erektiĝon de la mampintoj.

Malsekigita ĉemizo.

Tiaj konkursoj okazas plej ofte en noktokluboj aŭ sur someraj plaĝoj. Ili celas sekse eksciti sian publikon, kiu konsistas kutime el aliseksemaj viroj. La publiko emas instigi al la konkursantinoj detiri la malsekan ĉemizon por plene malkaŝi la mamojn. Ĉemiztrempaj konkursoj estas do speco de dancnudiĝo, aŭ erotika danco. Okazas ankaŭ analogaj kalsontrempaj konkursoj inter viroj.

Malsekaj ĉemizoj jam ofte troviĝis en erotiketaj fotoj, sed la konkursoj ŝajne populariĝis nur post 1977, kiam aperis la filmo The Deep (La Profundo). En ĝia unua sceno, la aktorino Jacqueline Bisset, vestita per blanka T-ĉemizo kaj la kalsoneto de nigra bikino, naĝas subakve kaj elmariĝas.

Vidu ankaŭ redakti