Ĉeriza ĝardeno (ruse: Вишнëвый сад, Viŝniovij sad) estas rusa teatraĵo. Ĝi estas la lasta teatraĵo de la rusa aŭtoro Anton Ĉeĥov. Ĝi estis por la unua fojo surscenigita en la Moskva Arta Teatro je la 17-a de januaro 1904, en produktaĵo reĝisorita de Konstantin Stanislavski.

Вишнёвый сад
dramatic work
Aŭtoroj
Aŭtoro Anton Ĉeĥov
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1904
Ĝenro tragikomedio
vdr
Sceno el la Ĉeriza ĝardeno (Moskva Arta Teatro, 1904)

Ekde la unua surscenigo en Moskvo ĝi estis mondvaste tradukita al multaj lingvoj. Hodiaŭ ĝi estas konata kiel klasikaĵo. En preskaŭ ĉiu surscenigo ĝi estas iom alie interpretita. Kelkaj reĝisoroj de la teatraĵo estas Charles Laughton, Peter Brook, Andrei Serban, Eva Le Gallienne, Jean-Louis Barrault, Tyrone Guthrie kaj Giorgio Strehler.

Stanislavski kiel Gajev en Ĉeriza ĝardeno ĉ. 1922

Temas pri komedio verkita en kvar aktoj, kun etoso en la ekonomia dekadenco de la rusa aristokrataro fine de la 19-a jarcento. Dum tiu periodo, la filoj de tiuj kiuj iam estis sklavoj riĉiĝis kaj okazis reversigo de roloj kio pridemandis la vivmanieron de la tradiciaj riĉaj klasoj.

Ĉeriza ĝardeno estas teatraĵo pri la historio de rusa nobela familio kiu pro malbona administrado de siaj havaĵoj devas solci gravajn financajn kaj ekonomiajn problemojn. La aristokratoj vidas la danĝeron po la familia bieno kie troviĝas fama kaj bela ĝardeno de ĉerizarboj, ĉar ĝi estas aŭkciota. Cele al helpo, komercisto kies patroj estis servistoj de la familio, vidas, ke neniu decidas serioze kaj proponas savi la bienon igante ĝin distra kaj ripoza centro, por kio necesos transformo de la bieno kaj la forhako de la ĝardeno.

Vidu ankaŭ redakti