Ĉerko

kadavrujo por enterigo aŭ kremacio

Ĉerko (el la greka sarkofagos kaj latina sarcophagus kaj sarcus)[1] estas longeska kesto, servanta por entombigo de la mortinto.

Ĉerko de antikva egiptujo
The Old Shepherd's Chief Mourner (Edwin Landseer, 1837)

Ĉe la antikvaj grekoj, la ĉerko estis urnoforma, tri- aŭ sesangula kaj oni entombigis la mortinton en sida pozicio. La ĉerko tiam estis farita ĝenerale el argilo, kiun oni formis ofte laŭ la korpo kaj tiel oni elbruligis tion. Dum la kristana epoko disvastiĝis la ŝtona ĉerko. La iom riĉaj romianoj liverigis kalkoŝtonon el la anatolia Assos, ĉar ili kredis, ke tiu materialo longtempe forkonsumas la kadavron.

La kaldaj (popolo) ĉerkoj estis supre malfermitaj argilaj urnoj, same formitaj je la korpo. La egiptiaj ĉerkoj, la sarkofagoj, estas la plej grandaj ŝtonaj ĉerkoj; oni poluris ilin brilaj kaj surskribis per hieroglifoj la vivhistorion de la mortinto. Oni faris ankaŭ mumiujojn je la korpoformo el malmola ligno aŭ pentrita paperaĵo. Ankaŭ tiujn ornamis hieroglifoj.

Kelkaj naturproksimaj popoloj uzas ankaŭ hodiaŭ simplan lignoĉerkon, kiu estas arbotrunko, meze dishakita kaj kavigita. Ties rabotitan varianton uzis la malpli-riĉuloj en la mezepoka Eŭropo, kiuj ne povis pagi por ŝtona ĉerko. La plej-malriĉuloj estis entombigitaj sen ĉerko, en simpla tuko.

Dum la mezepoko oni uzis ankaŭ plumbajn ĉerkojn, oni formis ilin kiel la mumiujojn en la antikva Egiptio. En Anglio, Kimrio, oni uzis eĉ ferajn ĉerkojn ĝis la 17-a jarcento.

En Brazilo ĉerkoj ĉiam estas kvinflankaj kaj havas kvar aŭ ses portilojn, laŭ la pezo de la ĉerko. La plej riĉaj uzas lignajn ĉerkojn, sed la plej-malriĉuloj havas ĉerkojn el premita sukerkano kaj papero.

En iuj kulturoj, antaŭ la entombigo la funebrantoj pasas ĉe la malfermita ĉerko por lasttempe vidi kaj honori la mortinton. En okcidentaj landoj tiaj ĉerkoj kutime estas remburitaj en ŝtofo tiel ke la mortinto montriĝas kuŝanta en lito, en luksaj vestaĵoj, kun la kapo apogita sur kuseno. Korpo destinita por montriĝo en malferma ĉerko estas kutime enbalzamigita kaj ŝminkita.

En Ĉinio kaj Japanio, ĉerkoj el bonodora kaj kontraŭputra ligno, kiel ekzemple cedro kaj cipreso, estas tre dezirataj. En Afriko ĉerkoj foje estas konstruitaj el fragmentoj de diversaj ordinaraj objektoj, kiel aŭtoaviadilo, en multaj formoj.

Vidu Ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Laŭ Francisko Azorín Ĉerko estas Kesto en kiu oni metas la korpon de mortinto. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 50. Kaj li indikas etimologion el la greka sarkofagos, el sark + fagein (karno + manĝi) kaj latina sarcophagus kaj sarcus. Azorín, samloke.