Ĉevalvetkuro

ĉevala sporto

Ĉevalvetkuro estas sporto. Paroj de ĉevalo kaj rajdanto kurkonkuras tra difinita distanco. Rajdanto de ĉevalvetkuro estas ĵokeo. Nuntempe ĉevalvetkuro grave rilatas al hazardludo.

Ĉevalvetkuro( Galopp Riem, Munkeno, Germanio)

Ĉevalvetkuro okazas je hipodromo, vetkurejo. Ĉiu konkurso de kuro estas nomata vetkuro, kaj oni okazigas kelkajn vetkurojn en unu tago.

Ekzistas kelkaj tipoj da tiaj vetkuroj. Unu estas trotado por ĉevaloj, kiuj atingas altan rapidecon en tiu marŝmaniero. Povas esti trotado kun rajdanta ĵokeo aŭ trotado, kie la ĉevalo tiras ĉareton nomatan sulky. Aliaj vetkuroj okazas per galopado. En galopado ekzistas du tipoj: ebena vetkuro kaj obstakla vetkuro. En obstakla vetkuro estas tri tipoj: heĝoj, steeple-chase kaj cross country.

Rajdante ĉevalon ĵokeoj kuras certan distancon, kaj oni atribuas premion al la unua atinganto de finlinio. En multaj ĉevalvetkuroj oni juĝas la pason de nazo de ĉevalo tra finlinio kiel golo.

Plej uzataj rasoj por vetkuroj estas Thoroughbred, Araba ĉevalo, Anglo-Araba ĉevalo, American Quarter Horse, Amerika Standardbred ktp. Je Ban'ei-ĉevalvetkuro, oni uzas ofte grand-rasojn: Persijn, Percheron k.c. .

Listo de famaj konkurso-ĉevaloj redakti

Listo de vetkuroj redakti

Usono redakti

Japanio redakti

Ĉevalvetkurejoj / Hipodromoj redakti

Britio redakti

Japanio redakti

Usono redakti

Organizoj redakti