Ĉiuseksemo

seksa kaj/aŭ romantika allogo al homoj sendepende de sekso aŭ genro
(Alidirektita el Ĉiaseksemo)

La ĉiuseksemo estas homa seksa orientiĝo karakterizita de la sentimenta, estetika, romantika aŭ seksa allogo sendepende de la genro aŭ sekso de aliaj personoj samkiel ĉia seksa praktiko. Ĝi ankaŭ estas difinita kiel seksa allogo al ĉiuj genroj, inkluzive de neduumaj genraj identecoj.

Flago simbolanta ĉiuseksemon

Ĉiuseksemo pretendas distingiĝi de la ambaŭseksemo pro tio ke, laŭ la ĉiuseksema komunumo, ĉi lasta estas difinata kiel seksa allogo al nur du genroj. Tamen laŭ la ambaŭseksema komunumo, tio estas senhistoria misreprezento de la historia ambaŭseksema movado kaj de ambaŭseksemuloj ĝenerale. Ili diras ke ili ne inventis la terminon, kiu iam estis medicina diagnozo; ili nur reprenis ĝin por si mem. Laŭ ili ĝi temas tiom pri du seksoj, kiom "oktobro" temas pri la oka monato. Kaj ĉiuseksemuloj, kaj ambaŭseksemuloj, ofte identiĝas kiel indiferentaj al la genro aŭ sekso de aliuloj. Ambaŭseksemuloj ĝenerale konsideras ĉiuseksemon kiel aŭ sinonimon por, aŭ pliprecizigon de, sia propra seksa orientiĝo, sed ĉiuseksemuloj ne ĉiuj kredas la samon. La transfeministo kaj ambaŭseksema aktivulo Julia Serano uzis la polemikon kiel ekzemplon pri "vorta saboto." kiam homoj aldonas novan, malinkludan sencon al termino, kiu ne havis tiun sencon antaŭe, por antaŭenigi sian propran terminon.[1]

La 19an de septembro estas la tago de la ĉiuseksema fiero.

La ĉiuseksemo esprimiĝas kiel subtuto de tio kion kelkaj aŭtoroj nomas postgenro, koncepto kiu estiĝis kiel respondo al la neceso de la socio inkluzivi kaj agnoski la ekziston de aliaj tipoj de emociaj kaj seksaj rilatoj. Surbaze de ĝi oni argumentas ke la genro, kiel socia konstruo, limigas la homan potencialon.

La ĉiuseksemo estas ankaŭ kontraŭ-identeco, ne nur pro tio ke ĝi ribeliĝas kontraŭ "unu am-maniero" sed ankaŭ ĉar la amato ne limiĝas al du seksoj. Ĝi pretendas malsami de la ambaŭseksemo en la senco ke la allogo ne limiĝas al la duumo kiun la socia konstruo akceptas kiel viro/ino kaj viro/virino.

Sigmund Freud popularigis la terminon Pansexualismus komence de la 20-a jarcento kiun ĝi uzis por priskribi sian pozicion, laŭ kiu la plimulto el la homaj kondutoj deriviĝas el la seksaj instinktoj.

Iuj famuloj de la nuna periodo kiuj ankaŭ estas panseksuloj estas Miley Cyrus [2], Sia [3], Cara Delevingne[4], Sophie Turner , kaj Demi Lovato [5].

Referencoj redakti

  1. «https://juliaserano.blogspot.ca/2015/08/regarding-trans-and-transgenderism.html
  2. Naomi Gordon, , Miley Cyrus opens up on sexuality: "I'm pansexual - but I'm not in a relationship", Digital Spy, ‏28 August 2015
  3. Beth Sherouse, More youth are identifying as 'pansexual.' Here's what the term means, Think Progress, ‏12 June 2012
  4. Ramin Setoodeh, Cara Delevingne on Her Pansexual Identity, Singing With Fiona Apple and What Pride Means to Her, Variety, ‏3 June 2020
  5. Stephen Daw, Demi Lovato Comes Out as Pansexual: 'I’m Part of the Alphabet Mafia and Proud', Billboard, ‏30 March 2021