Ĉielarka flago

La ĉielarka flago estas komuna simbolo de multaj grupoj kaj nacioj: GLAT-movado, budhistoj, inkaoj, druzoj, keĉuoj kaj pacifistoj.

Ilustraĵo de flago kun ĉielarkaj koloroj uzante prismon

GLAT-movada uzo redakti

 
La samseksema fierecflago havas ses striojn.

Post la murdo en 1978 de malferme samseksema urba administristo Harvey Milk, la postulo por la ĉielarka flago multege grandiĝis.

Por plenumi la postulon, la Paramount Flag Company ekvendis version de la flago uzante amasproduktitan ĉielarkkoloran ŝtofon kun sep bendoj: ruĝa, oranĝa, flava, verda, helblua, malhelblua kaj viola. Kiam Baker pliigis la produktadon de sia versio de la flago, li ankaŭ forlasis la brilrozan bendon pro la nehavebleco de brilroza ŝtofo.

En 1979 la flago modifiĝis finan fojon. Kiam oni pendigis ĝin al la lampo-mastoj de strato Market Street en San-Francisko, la meza strio estis maskita de la masto mem.

Ŝanĝi la desegnon por havi paran kvanton da strioj estis la plej facila maniero trakti tion, do oni forlasis la helbluan bendon kaj anstataŭigis la malhelbluan bendon per mezblua. Tio rezultigis la aktualan sesbendan flagon.

Malnova uzo redakti

Ĉielarka flago estis uzata de la Inkaa imperio kaj simila flago estis uzata ankaŭ de la druzoj.

Nuntempaj keĉuoj uzas alispecan flagon bazita ankaŭ laŭ ĉielarkaj koloroj (Wiphala/vifala)

Pacisma uzo redakti

La itala filozofo Aldo Capitini uzis ĉielarkan flagon en la unua pacomarŝo de Perugia al Assisi en 1961. Ĝi iĝis simbolo de la pacomovado. Ĝi havas sep striojn kaj la viola troviĝas supre.

Budhista uzo redakti

 
Budhista flago

Budhista flago estas flago uzata de multaj budhistoj. Ĝi signifas sensektan budhismon kaj estis kreita en la 19-a jarcento.

Diverseca uzo redakti

Estis kelkaj uzadoj de ĉielarkaj koloraj flagoj en la fruaj jaroj 1970-aj kiel simbolo de internacieco kaj unueco de ĉiuj surteraj gentoj, sed jam je la fino de la jaroj 1970, la rilato kun geja fiereco ĝenerale diskoniĝis en Usono.

La unua fierecoflago estis desegnita kaj mankolorite de la San-Franciska artistoGilbert Baker kaj havis ok kolorajn striojn.

 
Kombinaĵo de la ĉielarka flago kun la flago de esperanto kiel esprimo de Esperanto kaj diverseco.

La nuntempa ĉielarka flago havas nur ses kolorajn striojn kiuj simboligas ses ideojn (de supre malsupren):

Artaĵoj redakti

La baza ĉielarko naskigis sennombrajn variaĵojn. Oftaj juvelaĵoj estas la fierec-kolĉeno aŭ liberec-ringoj, kiuj konsistas el ses ringoj, unu de ĉiu koloro de la flago, sur ĉeno. Aliaj aĵoj gamas de ŝlosilĉenoj ĝis kandeloj. Oni modifis multegajn naciajn flagojn por inkluzivi ĉielarkojn, kaj modifis la desegnon mem al multaj formoj, de trianguloj ĝis ridetantaj vizaĝoj.

En Montrealo metrostacio Beaudry, kiu servas la gejan kvartalon de tiu urbo, lastatempe rekonstruiĝis kun ĉielarkaj desegnoj en la fasado.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti