Ĉielo kaj inferoSupre kaj malsupre (天国と地獄 Tengoku to Jigoku?, laŭvorte "Ĉielo kaj infero" kaj en angla High and Low) estas pripolica prikrima filmo de 1963 reĝisorita de Akira Kurosawa, en kiu stelulas Toshiro Mifune, Tatsuya Nakadai kaj Kyōko Kagawa. Tiu filmo estas iom bazita sur la romano de 1959 nome King's Ransom (Kidnapo de reĝo) de Ed McBain.

Ĉielo kaj infero
filmo
Originala titolo 天国と地獄
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1963, 1 mar. 1963, 26 nov. 1963
Ĝenro filma dramo, nigra filmo, novnigra filmo
Kameraado Asakazu Nakai, Takao Saito
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira
Produktisto(j) Ryūzō Kikushima
Scenaro Hideo Oguni • Kurosawa Akira
Filmita en Japanio
Loko de rakonto Jokohamo
Muziko de Masaru Sato
Rolantoj Mifune Toshiro • Tatsuya Nakadai • Isao Kimura • Shimura Takashi • Minoru Chiaki • Kyōko Kagawa • Tsutomu Yamazaki • Takeshi Katō • Susumu Fujita • Kamatari Fujiwara • Kin Sugai • Eijirō Tōno
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Kompaniestro Kingo Gondo (Mifune), post kunsido en la entrepreno, alvenas hejmen kaj anoncas al sia familio, ke li pretas ekkontroli la kompanion, nome "National Shoe Company", aĉetante majoritaton. Tiun saman nokton li ricevas telefonalvokon. Iu asertas esti kidnapinta lian filon kaj postulas 30 milionojn da enoj por lia liberigo.

Surprize la filo de Gondo aperas hejme ĉar la kidnapisto estis kidnapinta erare la filon de la ŝoforo anstataŭe. Tio ne ŝanĝas la sintenon de la kidnapisto kiu plue postulas la elaĉeton kaj minacas murdi la infanon. Tial Gondo dubas ĉu uzi sian monon por ekkontroli la entreprenon aŭ por savi la infanon konduke al sia propra ruino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Historio redakti

Kurosawa estis konsilinta Toho aĉeti la kinrajtojn de King's Ransom, romano pri kidnapo verkita de usona verkisto kaj scenaristo Evan Hunter, sub lia pseŭdonimo Ed McBain, kiel unu el lia serio "87th Precinct" de krimlibroj. La reĝisoro intencis krei verkon kondamnanta kidnapon, kion li konsideris unu el la plej hororaj krimoj. La suspensofilmo, titolita Ĉielo kaj infero, estis filmita dum la lasta duono de 1962 kaj publikigita en Marto 1963. Ĝi rompis la rekordon de Kurosawa en biletvendado (nome tria filmo en serio kiu tion faris), iĝis la plej enspeziga japana filmo de tiu jaro, kaj ricevis entuziasmajn rezencojn. Tamen, tiu atingo estis iom tristigita kiam, ironie, la filmo estis sekvita de tajdo de kidnapoj kiuj okazis en Japanio ĉirkaŭ tiu tempo (li mem ricevis kidnapminacojn adresitajn al lia juna filino, Kazuko). Ĉielo kaj infero estas konsiderata de multaj komentistoj inter la plej fortaj verkoj de la reĝisoro.[1][2][3][4]

Notoj redakti

  1. Galbraith, paĝoj 341–361
  2. Richie 1999, paĝoj 163–170
  3. Prince, paĝoj 188–189
  4. Mellen 2002, p. 28

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti