La Ĉihuahua korvoĈihuahua korako (Corvus cryptoleucus), iam konata kiel Amerika blankkola korvo, estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el ĝia tipa genro Corvus ene de la ordo de paserinoj, kiu havas la proporciojn de Komuna korako kun peza beko, sed ĝi estas ĉirkaŭ samgranda kiel la Nigra korniko, aŭ iomete pli granda (44-51 cm longa) ol la Larĝbeka korvo. La plumaro estas tutnigra kun tre purpurblua brilo je bona lumo. La nazaj bridaĵoj etendiĝas pli sub la bekobazo ol ĉiu ajn specio de la genro Corvus ĝis ĉirkaŭ du trionoj de la longo. La bazo de la kolplumoj estas blankaj, kvankam videblaj nur per forta vento; de tie venas la scienca nomo Corvus cryptoleucus tio estas “korvo (en latina) kun blanko kaŝita (en greka)”. La beko, gamboj kaj piedoj estas nigraj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉihuahua korvo
Ĉihuahua korvo
Ĉihuahua korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. cryptoleucus
Corvus cryptoleucus
(Couch, 1854)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado kaj habitato redakti

Tiu nearktisa specio loĝas en Sudokcidenta Usono kaj Meksiko inklude sudorientan Arizono, sudan Nov-Meksikon, nordorientan Koloradon, centran kaj sudan Nebraskon kaj en nordokcidenta Meksikio.

Kutimaro redakti

Dieto redakti

Ili manĝas kultivatajn cerealgrenojn, insektojn kja multajn aliajn senvertebrulojn, etajn reptiliojn, kadavraĵon kaj restaĵojn de homa manĝo, kaktofruktojn, ovojn kaj birdidojn.

Nestumado redakti

La nesto estas konstruita ĉu en arboj, ĉu en grandaj arbustoj aŭ foje eĉ en malnovaj konstruaĵoj. La ino demetas kutime 5-7 ovojn relative malfrue en la jaro maje por profiti la avantaĝon de la insektomanĝo por la idaro en sia plej arida medio.

Voĉo redakti

La voĉo estas simila al tiu de la Komuna korako kun voĉoj kiel "prak-prak" kaj aliaj krakoj sed ne tiom profundaj laŭtone aŭ tiom varia prononce.

Taksonomio redakti

Molekula studio de 2005 pri segmentoj de DNA de la Komuna korako trovis, ke la Ĉihuahuaj korvoj estas genetike proksima al la Komunaj korakoj baze sur mitokondria DNA. Pro tio la Komunal korakoj el la kalifornia klado estas pli similaj laŭ mtDNA al la Ĉihuahua korako ol al la Komuna korako de la holarkta klado.[1] (vidu ankaŭ Omland et al. 2000 -- Omland, K. E., C. L. Tarr, W. I. Boarman, J. M. Marzluff, and R. C. Fleischer. 2000. Cryptic genetic variation and paraphyly in ravens. Proceedings of the Royal Society Biological Sciences Series B 267:2475-2482.)

Referencoj redakti

  1. Feldman CR, Omland KE (2005) Phylogenetics of the common raven complex (Corvus: Corvidae) and the utility of ND4, COI and intron 7 of the β-fibrinogen gene in avian molecular systematics. Zoologica Scripta 34 145
  • Omland, K. E., C. L. Tarr, W. I. Boarman, J. M. Marzluff, and R. C. Fleischer. 2000. Cryptic genetic variation and paraphyly in ravens. Proceedings of the Royal Society Biological Sciences Series B 267:2475-2482.

Eksteraj ligiloj redakti