Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero. Por informoj pri urbo en Ilinojso, vidu la artikolon Ĉikago.

Ĉikago estas rivero 250 kilometrojn longa, kiu trairas la samnoman urbon. La rivero kontribuis al la evoluo de la urbo Ĉikago, donante al ĝi trafikan ligon al la misisipa valo. Konata estas la loka kutimo de irland-devenuloj, verde kolorigi la riveron ĉiujare je la tago de Sankta Patriko.

Ĉikago

La rivero en urbo Ĉikago
rivero
Bazaj informoj
Longeco 251 km
Fluo
- Alteco super marnivelo 176 m
Enfluejo Ĉikaga sanitara kaj ŝipa kanalo
- Alteco 175 m
Geografio
vdr
Situa mapo

Geografio redakti

La rivero nature fluis en lagon Miĉigano, kvankam ĝi estas proksima al la baseno de rivero Misisipo. Per tiu ĉiu proksimeco ĝi donis avantaĝon al la urbo Ĉikago, ĉar la misisipa valo estis grava komerca vojo.

Fine de la 19-a jarcento la malpuraĵoj, kiujn la urbo Ĉikago fluigis en la riveron, minacis malpurigi lagon Miĉigano, el kiu la urbo prenis sian akvon (la urbanoj nomis la rivero "la fetora rivero"). Ĉar ne estis facile purigi la riveran akvon aŭ malhelpi la enfluon de malpuraĵoj, oni decidis transdirekti la riveron al la proksima valo de rivero Ilinojso, por konduki ĝin for de la lago. Por tio oni inversigis la fludirekton de la "Suda Branĉo" de la rivero kaj konstruis la ĉikagan sanitaran kaj ŝipan kanalon, kiu atingas la riveron Des Plaines. Tiu ĉi tra la riveroj Kankakio kaj Ilinojso atingas Misisipon.

Ĉar la iama fluejo de la rivero ankoraŭ konektiĝas al la lago, eta parto de la laga akvo nun fluas al Misisipo. Tio ebligas la migradon de fiŝoj inter la du ekologiaj sistemoj, kiuj antaŭe estis disigitaj per akva distanco de proksimume 10.000 kilometroj kaj la salakva barilo de la maro. Oni timas, ke la almigrado de novaj specioj perturbos la ekologian ekvilibron de la lago. En 2005 la asocio Alliance for the Great Lakes (alianco por la Grandaj Lagoj) proponis re-disigi la du river-sistemojn por malhelpi tiun ĉi danĝeron.

Historiaj eventoj redakti

Pluraj ĉikaganoj sinmortigis per salton en la riveron - interalie menciindas la sveddevena marksisto Atterdag Wermelin, kiu sinmortigis en 1904.

En 1915 ekskursa vapor-ŝipo Eastland, kiu ankriĝis en la rivero, renversiĝis kaj subakvigis siajn pasaĝerojn, el kiuj mortis 844.

Je la 13-a de aprilo 1992 piliero estis metita en la grundon de la rivero. Ĝi frakasis parton de eksa fervoja tunelo kaj subakviĝis var-transportan tunelaron preskaŭ 100 km longan, kaj same la kelojn de apudaj domoj. La kaŭzo de la subakvigo ne tuj estis klara. La malutilo kaj la riparoj kostis al la urbo proksimume du miliardojn da usonaj dolaroj.