Ĉikungunjo estas malsano, internacie konata sub la nomo Chikungunya (CIE-10 = A92.0 / CIE-9 = 065.4, 066.3)

Aedes Aegypti moskito suĉanta homon, kiu povas kaŭzi ĉikungunjon.
Aedes albopictus moskito suĉanta homon, kiu povas kaŭzi ĉikungunjon.

Enkonduko redakti

La Febro de Ĉikungunjoepidemia artrito ĉikungunjo (mallongigo: CHIK) estas relative malofta formo de virusa febro kaŭzita de Alfaviruso transmisiita de la pikoj de moskito Aedes Aegypti. Antaŭnelonge faritaj priserĉoj de Instituto Pasteur montras, ke la viruso trairis mutacion, kiu ebligis al ĝi esti transmisiata de tigro-Moskito Aedes albopictus (Moskito Azia Tigro). Tio estis la kaŭzo de plago en la Hinda Oceano kaj minaco en la mediteranea marbordo, post epidemia ŝpruco en Ravenna Italio, en septembro 2007, kio motivigis urĝajn agadojn fare de la sanitaraj aŭtoritatoj de la regiono.

Etimologio redakti

La vorto "chikungunya" ("ĉikungunjo") devenas de la Makonda signifanta "malsanon de la kurbigita homo" pro la forta artika doloro kaŭzata de artrito kaŭzita de la malsano. Ĝin unuafoje priskribis Robinson Marion, kiu publikigis en 1955: "Epidemio de virusa malsano en Suda Provinco, Tanganjika Teritorio, en 1952-53". La viruso de Ĉikungunjo estas tre parenca al la viruso O'nyong'nyong.

Lingva konfuzo redakti

Konforme al la unua publikaĵo de Lumsden (1955) pri la epidemio de la malsano, la termino "chikungunya" devenas de la verba radiko "kungunyala" en la makonda lingvo, bantua lingvo en la sudo de Tanzanio kaj nordo de Mozambiko. Ĝi signifas sekiĝi aŭ kurbiĝi. Aŭtoroj, posteuloj de Robinson, ignorante la referencojn al la makunda, atribuis ĝian devenon al la svahila lingvo, lingvafrankao en la regiono (oficiala lingvo en Tanzanio). Tiu eraro de atribuo ripetiĝis sinsekve tra la represoj de dokumentoj. Multaj aliaj eraroj de ortografio kaj formoj de la termino komune uziĝis, tiel kiel febro de "koko de gvineo", "koko de gunaya", kaj "Chickengunya" ("chicken" estas koko en la angla).

Malsano redakti

La unuaj simptomoj similas al krizo de paludismo aŭ de dengo kvankam la febro de ĉikungunjo tute ne similas al tiuj malsanoj. La malsano komenciĝas per forta febro, kelkfoje supera al 40 gradoj C., kiu daŭras 3 tagojn. Tiun febron sekvas eritemo kaj, dum 5 tagoj, tre dolora jukado en la artikoj. Tiuj artikaj doloroj povas resti aŭ reaperi ĝis kelkajn monatojn post la unua krizo.

Ne ekzistas resaniga kuracado. Oni aplikas nur simptoman kuracadon surbaze de aspirino kaj paracetamolo.

Biologio redakti

La inkubacio de la malsano ĉe homo daŭras de 4 al 7 tagoj. La rekta transmisio inter homoj ne estas pruvita. La transmisio de patrino al feto in utero povus tamen ekzisti. La febro de ĉikungunjo povus kaŭzi gravajn neŭrologiajn lezojn, eĉ letalajn en la feto.

La moskitoj akiras la viruson suĉante la sangon de infektita homo. Oni ne scias ĉu la moskito tuj estas kontaĝa aŭ ĉu ekzistas evolua fazo en ĝia korpo, ekzemple por transmisii la infektan agenton de la digesta tubo de la insekto al ĝiaj salivaj glandoj (vidu malarion).

Oni trovas la viruson en serio da sovaĝ-bestaj specioj kiel kelkaj simioj kaj ankaŭ ĉe dom-bestoj.

Kronologio redakti

Bibliografio redakti

  • Bernard-Alex Gaüzere, Pierre Aubry "Le chik, le choc, le chèque : l'épidémie de chikungunya à la Réunion 2005-2006 en questions" ("CHIK-o, ŝoko, ĉeko: Epidemio de ĉikungunjo en Reunio 2005-2006 pridemandata"), Azalées éditions, 2006 - ISBN 2-915923-13-2. (franclingva)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti