Ĉildeberto la 1-a

Ĉildeberto la 1-a (naskiĝis en 497 en Reims, mortis la 13-an de decembro 558 en Parizo) estis franka reĝo (511-558), unu el la kvar filoj de Klodvigo la 1-a.

Ĉildeberto la 1-a
Reĝo de la Frankoj de Parizo
Imagita portreto de Ĉildeberto la 1-a (laŭ bronza medalo de Jean Dassier, ĉ.1720)
Regado 511 - 558
Antaŭulo Klodvigo la 1-a
Sekvanto Klotaro la 1-a
Ceteraj titoloj Reĝo de Orleans (524-558)
Kun-reĝo de Burgundio (534-558)
Persona informo
Childebert Ier
Naskiĝo 497
en Reims
Morto la 13-an de decembro 558
en Parizo
Tombo Baziliko de Saint-Denis vd
Familio
Dinastio Merovidoj
Patro Klodvigo la 1-a
Patrino Klotildo vd
Gefratoj Chlodomer • Teoderiko la 1-a • Klotaro la 1-a • Ingomer • Klotildo vd
Edz(in)o Ultrogothe vd
Infanoj Chrodesindis • Chrodoberga vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Statuo de Ĉildeberto la 1-a konservita en Luvro

Post la morto de sia patro, en 511, la reĝlando estis dividita inter liaj kvar filoj kaj li heredis urbon Parizo kaj la teritorion norden ĝis Somme kaj okcidenten ĝis la Manika Markolo. Li fariĝis reĝo de Parizo.

Post la morto de sia frato Klodomiro, reĝo de Orleans, kun la helpo de sia alia frato Klotaro, reĝo de Soissons, li senkapikigis siajn nevojn por alproprigi al si la heredaĵon. Li fariĝis reĝo de Orleans.

En 534, helpata de Klotaro, li konkeris la reĝlandon Burgundio. Tiu nova reĝlando estis kunregita inter ili.

Li faris plurajn ekspediciojn kontraŭ la Visigotoj de Hispanio. En 542 li alproprigis al si Pamplonon kun la helpo de sia frato Klotaro la 1-a. Li ĉirkaŭis Zaragozon, sed estis devigita retiriĝi. De tiu ĉi ekspedicio li kunportis al Parizo valoran relikvon, nome la tunikon de Sankta Vincento, en kies honoro li konstruigis en la pordoj de Parizo la faman monaĥejon Sankta Vincento, konata poste kiel Abatejo Saint-Germain-des-Prés.

 
Entombigstatuo de Klodvigo (malproksime de la fotilo) de la 12-a jarcento kun lia filo Ĉildeberto la 1-a (pli proksime al la fotilo) en la Baziliko de Saint-Denis

En 558, li mortis virga, sen lasi filojn, kaj Klotaro alproprigis al si lian reĝlandon kaj reunuigis la reĝlandon de Klodvigo.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Childeberto I en la hispana Vikipedio.