Ĉin-barata milito

(Alidirektita el Ĉin-barata Milito)

La Ĉin-barata milito (hindie भारत-चीन युद्ध, Bhārat-Chīn Yuddh), konata ankaŭ kiel ĉin-barata limokonflikto (ĉine 中印边境战争中印邊境戰爭, pinjine: Zhōng-Yìn Biānjìng Zhànzhēng), estis milito inter Ĉinio kaj Barato kiu okazis en 1962. Disputita landlimo ĉe Himalajo estis ĉefa ekskuzo por la milito, sed ankaŭ aliaj faktoroj ludis gravajn rolojn. Estis estinta serio de perfortaj limkonfliktoj post la tibeta ribelo de 1959, Kiam Barato garantiis azilon al Dalai-lamao. Barato metis limajn policejojn laŭlonge de la landlimo, eĉ norde de stablita Linio McMahon, nome orienta parto de la linio de kontrolo proklamita de la ĉina ĉefministro Zhou Enlai en 1959.

La mapo montras la baratajn kaj ĉinajn asertojn pri la limo en la regiono Aksai Chin, la linio Macartney-MacDonald, la eksterministeria linio, same kiel la progreson de ĉinaj trupoj dum ili okupis areojn dum la ĉin-barata milito.

Malkapabla atingi politikan konsenton pri la disputita teritorio laŭlonge de landlimo longa 3 225 km,[1] Ĉinio lanĉis samtempajn atakojn ĉe Ladako kaj tra la Linio McMahon la 20-an de oktobro 1962. Ĉinaj trupoj avancis kontraŭ la barataj trupoj ambaŭloke, kaj kaptis la urbojn Rezang La en Ĉuŝul oriente kaj Taŭang oriente. La milito finis kiam la ĉinoj declaris batalpaŭzon la 20-an de novembro 1962, kaj samtempe anoncis sian retiriĝon el la disputita areo.

La ĉin-barata milito rimarkindis pro la akra montarmilitado kun bataloj je altitudoj de ĉirkaŭ 4 000 metroj (14 000 futoj).[2] La milito elstaris ankaŭ pro la manko de uzado de mararmeoaerarmeo ĉu fare de ĉinoj aŭ baratanoj.

Referencoj redakti

  1. Indo-China War of 1962.
  2. Calvin, James Barnard. The China-India Border War. Marine Corps Command and Staff College (Aprilo 1984). Alirita 2011-10-15.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti