La Ĉina ardeo aŭ pli precize Ĉina ralardeo (Ardeola bacchus) estas en Orienta Azio birdospecio de akvejoj de la familio de ardeoj nome Ardeedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉina ralardeo
plenkreskulo en reprodukta plumaro
plenkreskulo en reprodukta plumaro
plenkreskulo en vintra plumaro
plenkreskulo en vintra plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ardeola
Specio: A. bacchus
Ardeola bacchus
(Bonaparte, 1855)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Flave reproduktejoj, verde la tutan jaron kaj blue vintrejoj.
Flave reproduktejoj, verde la tutan jaron kaj blue vintrejoj.
Flave reproduktejoj, verde la tutan jaron kaj blue vintrejoj.
Tutmoda reproduktado: la tutan jaron (malhelblue) kaj nereprodukta teritorio (helblue/malhelverde) de A. bacchus, kompare kun ties plej proksimaj parencoj (helverde la Indonezia ralardeo kaj brune la Hinda ardeo.
Tutmoda reproduktado: la tutan jaron (malhelblue) kaj nereprodukta teritorio (helblue/malhelverde) de A. bacchus, kompare kun ties plej proksimaj parencoj (helverde la Indonezia ralardeo kaj brune la Hinda ardeo.
Tutmoda reproduktado: la tutan jaron (malhelblue) kaj nereprodukta teritorio (helblue/malhelverde) de A. bacchus, kompare kun ties plej proksimaj parencoj (helverde la Indonezia ralardeo kaj brune la Hinda ardeo.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ekfluga plenkreskulo en vintra plumaro.

Ĝi estas unu el ses specioj de birdoj konataj kiel "ralardeoj" (genro Ardeola). Ĝi estas parapatria (aŭ preskaŭ) kun la Hinda ardeo (A. grayii) okcidente kaj kun la Indonezia ralardeo (A. speciosa) sude, kaj tiuj tri ŝajne formas superspecion. Kiel grupo ĝi estas diverse parencigita kun la Ralardeo (A. grayii) aŭ kun la Madagaskara ralardeo (A. idae). Meze de 2011 ankoraŭ ne estis publikitaj molekulaj analizoj de interrilato inter ralardeoj[1] kaj ne estas ostologiaj analizoj sufiĉe por komparo kun ĉiuj necesaj taksonoj.[2]

Priskribo kaj ekologio redakti

Aspekto redakti

 
Plenkreskulo en nereprodukta plumaro.
 
Plenkreskulo en nereprodukta plumaro.

La Ĉina ardeo estas tipe 43 al 50 cm longa kun blankaj flugiloj, flava beko kun nigra pinto, flavaj irisoj kaj kruroj. Ties ĝenerala koloro estas ruĝecbruna (kaŝtankolora) en kapo, kolo kaj brusto, malhelbruna kun iome da blueca nuanco en dorso kaj tre blanka en ventro dum la reprodukta sezono, kaj grizecbruna kaj makuleca je blanko alifoje (tre markate strieca en brusto).[3]

Distribuado redakti

Ĝi troviĝas en neprofundaj nesalakvaj kaj salakvaj humidejoj kaj lagetoj de Ĉinio (sed ankaŭ marĉoj, rizkampoj, manglejoj, riverbordoj), nome orienta duono sed ne plej norda areo (Manĉurio) kaj apuda moderklimata kaj subtropika Orienta Azio nome norda Birmo kaj norda parto de insulo Honŝu en Japanio. Esence birdo de malaltaj teroj, ties teritorio estas limigita de subarktaj regionoj norde, kaj de montaj teritorioj okcidente kaj sude.[3] Ili vintras suden al Hindoĉinio, Malaja Duoninsulo kaj Borneo. Ĉiukaze videblas el Pakistano ĝis Filipinoj kaj ekde Indonezio ĝis Japanio kaj la Pacifiko de Rusio.[4]

La specio pretas al iome da vaganteco. Individuo en reprodukta plumaro estis vidata ĉe rivero ĉe Bonzon ĉe Gangaŭ – ene de la ŝtato Ĉin de Birmo –, tre okcidente de la kutima teritorio de la specio, la 8an de aprilo 1995. Disperdita birdo en la insulo Sankta Paŭlo (Alasko) el la 4a al la 9a de aŭgusto 1997 estis la unua registro de tiu specio en Usono.[5]

Ties manĝo konsistas el insektoj, fiŝoj, ranoj, kraboj kaj krustuloj. La Ĉina ardeo ofte nestumas en birdarejoj de miksitaj specioj. La ino demetas 3-6 blueverdecajn ovojn,[3] foje en diversaj nestoj. Eloviĝo okazas nesamtempe dum unu monato.

Ĝi estas tre komuna kaj ne konsiderata minacata specio fare de la IUCN.[6] Ĉirkaŭ 2011 tiu birdo troviĝas komune en grandaj nombroj en San Enrique, Negros Occidental, Filipinoj, ĉefe ĉe la municipa birdorezervejo.

Referencoj redakti

  1. Kvankam nombraj studoj uzis DNA de A. bacchus, apenaŭ estas komparinformoj el la aliaj specioj de la genro Ardeola (GenBank, [2011])
  2. McCracken & Sheldon (1998)
  3. 3,0 3,1 3,2 Robson (2002)
  4. BirdLife International 2008. Ardeola bacchus[rompita ligilo]. En: IUCN 2008.
  5. Robson et al. (1998), AOU (2000)
  6. BLI (2008)

Literaturo redakti

  • Jiří Felix: Tierwelt Asiens in Farbe. Erlangen 1991.
  • Hermann Heinzel u.a.: Pareys Vogelbuch. Alle Vögel Europas, Nordafrikas und des Mittleren Ostens. Berlin 1992.

Eksteraj ligiloj redakti