Ĉina rito-polemiko

La Ĉina Ritopolemiko estis disputo ene de la Romkatolika Eklezio de la 1630-aj jaroj ĝis la frua 18-a jarcento ronde ĉu ĉinaj popolkredoj kaj ritoj pri kultado de Konfuceo, la antaŭuloj kaj la imperiestro konsistigis fetiĉkulton. Papo Klemento la 11-a decidis en favoro de la dominikanoj (kiuj argumentis ke ĉina popolkredo kaj tia kultado estis malkongruaj kun Katolikismo), kiuj havis tre reduktitan katolikan misian agadon en Ĉinio.

Matteo Ricci (maldekstre) and Xu Guangqi (徐光啟) (dekstre) en la ĉina eldono de Elementoj de Eŭklido (幾何原本) publikigita en 1607.

Ĝi rilatiĝis al pli grandaj polemikoj inter la dominikanoj kaj jezuitoj pri la adopto de lokaj praktikoj de aliaj landoj, kiel ekzemple la asketaj braminaj praktikoj de Hindio. Pio la 12-a modifis la decidon de sia antaŭulo en 1939.