La ĉinantekaj lingvoj apartenas al la ĉinanteka branĉo de la otomi-mangea lingvaro. Ethnologue listas 14 diversajn parte neinterkompreneblajn specojn de la ĉinanteka.

Ĉinantekaj lingvoj
Tsa Jujmi
lingva familio • lingvo
Oto-Pamean
Parolata en Meksiko
Regiono Oaxaca
Parolantoj ĉ. 93 000 (Ethnologue)
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko

Otomi-mangea
Ĉinanteka
...
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2
  Glottolog chin1484
Angla nomo Chinantecan
Franca nomo langues chinantèques
vdr

Ĉiantekoj redakti

La ĉinantekoj (hispane: Chinantec) estas indiĝena popolo kiu loĝas en Oaxaca kaj Veracruz, Meksiko, aparte en la distriktoj Cuicatlán, Ixtlán De Juárez, Tuxtepec kaj Choapan. Iuj ĉinantekoj estas ankoraŭ tre tradiciaj: ili ofte portas tradician vesto kaj praktikas tradiciajn metiojn kia teksado, kaj ili ĝenerale vivtenas sin per minimuma bienado kaj malgranda-skala komerco.

Lingvaj diversaĵoj redakti

Proksimuma nombro da parolantoj de ĉiuj specoj de la Ĉinanteka ~93 000
Lingvo ISO-Kodo Kie parolata Nombro da parolantoj
Ĉinantekoj de Chiltepec csa San José Chiltepec Oaxaca 4,000
Ĉinantekoj de Comaltepec cso Comaltepec, Norda Oaxaca 2,000 (censo de 1990).
Ĉinantekoj de Lalana cnl 25 urboj sur la limo inter Oaxaca kaj Veracruz 10,500 (1990 SIL).
Ĉinantekoj de Lealao cle Nordorienta Oaxaca, San Juan Lealao, Latani, Tres Arroyos, kaj La Hondura 2,000
Ĉinantekoj de Ojitlán chj Norda Oaxaca kaj Veracruz, urboj Minatitlán kaj Hidalgotitlan 22,000
Ĉinantekoj de Ozumacín chz San Pedro Ozumacín kaj ĉirkaŭbarantaj urboj, Oaxaca 5,000
Ĉinantekoj de Palantla cpa San Juan Palantla kaj ĉirkaŭbarantaj urboj, Oaxaca 12,000
Ĉinantekoj de Quiotepec (Alta tereno Chinantec) chq kaj ĉirkaŭbarantaj urboj, Oaxaca 8,000
Ĉinantekoj de Sochiapan cso Norda Oaxaca 5,800
Ĉinantekoj de Tepetolutla cnt Norda Oaxaca 2,000
Ĉinantekoj de Tepinapa cte Norda Oaxaca, Choapan Distrikto, Tre malproksima areo 8,000
Ĉinantekoj de Tlacoatzintepec ctl Norda Oaxaca 2,000
Ĉinantekoj de Usila cuc Oaxaca unu urbo en Veracruz 9,000
Ĉinantekoj de Valle Nacional cvn Yetla, Nordo Oaxaca 1,000

Tonoj redakti

La ĉinanteka estas tona lingvo kaj iuj dialektoj (Usila Ĉinanteka) distingas inter kvin tonajn tonaltojn, (v. tonemo) malofta trajto en la mondaj lingvoj.

Vidu ankaŭ redakti

Miŝteka lingvaro

Kategorio: indianaj lingvoj de Meksiko

 
La tona sistemo de la Usila Ĉinanteka

Eksteraj ligiloj redakti