Ĉirkaŭfortikaĵo de Erfurto

La Ĉirkaŭfortikaĵo de Erfurto estis urba rempararo de la urbo Erfurto. Ĝi ekzistis de 1066-1873 kaj estis unu el la plej bone konstruitaj fortikaĵoj en Centra Eŭropo. Apartenis al ĝi kaj interna kaj ekstera muroringo kun turoj kaj pordegoj kaj la citadeloj Petersberg kaj Cyriaksburg. Bedaŭrinde hodiaŭ de la tuto nur videblas la du citadeloj kaj treete malgrandaj restoj.

La remparita urbo Erfurto en 1650.
Restoj de la remparoj (ĉ. 1885)
La konservita ero de la interna muro ĉe Brühler Garten.
La rivereto Walkstrom fluanta sub la interna muro.
Restoj de la mura ringo proksime de Regierungsstraße/Lutherstraße.
La murero ĉe la iama Johano-pordego.

La muroringo interna redakti

Ĝi estis la plej malnova parto kaj finkonstruitis en 1066 (ĉe la hodiaŭa Juri-Gargarin-cirkla strato. Apartenis tiam la urbo al la ĉefepiskopujo de Majenco, kiu prizorgis la remparigon por protektado kontraŭ turingiaj landgrafoj. Malgraŭ forigo de la muroj fare de la turingia landgrafo Ludwig la 2-a en 1165, ĝi jam 3 jarojn poste renaskis ankoraŭ pli fortigita.

La longeco de ĉi tiu muro estis de ĉ. 8 kilometroj, la alteco de inter 3 kaj 4 metroj kaj la larĝeco de ĉ. 1 metro. Antaŭ ĝi estis defenda fosego (rivero Wilde Gera). Gardostarantoj estis sur ĉ. 50 gardoturoj.

La malkonstruo komenciĝis en la unua duono de la 19-a jarcento. En la 1842-a jaro ĉiuj internaj pordegoj estis jam for. Post la larĝigo de la fluegfoso sub la estrado de urbestro Richard Breslau oni superŝutis ankaŭ la riveron. Sur ĝi oni metis ekde 1898 la jam menciitan Gagarin-bulvardon.

La muroringo ekstera redakti

Post rapida ekfloro dum la 13-a jarcento la kerno de la urbo ne plu sufiĉis kaj ĝi nepre devis esti etendita.Tio estis farita per la enkorpiĝo de parte jam enloĝitaj zonoj en la nordo, la oriento kaj la sudo de la urbo kiel ankaŭ en la Brühl-antaŭurbo. Financis tion nova specifa imposto nomita murega mono (germane: Wallgeld).

Unua paŝo estis la konstruo de novaj pordegoj inter 1350 kaj 1387 por kontroli la trafikon enen kaj eksteren. Ili je la komenco ankoraŭ ne estis unitaj inter si per muro, kiu nur en 1480 konstruitis. Poste oni ankoraŭ plifortikigis la novajn pordegojn kaj enmetis defendoturojn, tiel ke fine estis je dispono ne malpli ol 27 gardoturoj. Ankaŭ antaŭ tiu ekstera muroringo oni aranĝis fosojn. Post la detruo de la muroj ili ankoraŭ pligrandiĝis kiel kontraŭinondaj protektiloj.

Dum la Tridekjara milito iĝis nova plukonstruado ĉe la remparoj. Cele tion la svedaj okupantoj simple malkonstruigis kelkajn preĝejojn, kies brikoj uzitu por la alikonstruoj muraj. La citadelon Cyriaksburg oni konstruis en la 1480-a jaro, la citadelon Petersberg en 1665. Poste aldonitis ankoraŭ kelkaj redutoj, ekz. la Dabersteder-reduto (hodiaŭ: Urboparko aŭ la Auen-reduto en la Andreo-antaŭurbo.

En 1873 kvazaŭ ĉiuj fortikaĵoj en Germanujo estis forigitaj, sekve ankaŭ tiuj de Erfurto. Sen iu monumentprotektada sento oni diligente malkonstruis murojn kaj turojn, etendis la fluegan foson kaj aranĝis larĝan cirklan straton surloke. Pro tuja permeso je loĝejkonstruado ĉie ajn antaŭ la muroj, fariĝis antaŭurboj baldaŭ intime ligataj al la urbokerno. Sur suda parto de la muro oni starigis la relvojan taluson.

Urbaj pordegoj redakti

  • Andreastor : je la fino de Andreasstraße, antaŭe Nordhäuser Straße al Nordhausen, Braunschweig kaj Lübeck; nomita laŭ la Andreas-preĝejo
  • Moritztor : je la fino de Moritzstraße, antaŭe la Auenstraße, krom la loko kie la rivero Gera elfluas la urbo; nomita laŭ der Maŭrico-kirko
  • Johannestor : je la fino de Johannesstraße, antaŭe la Magdeburger Allee al Sömmerda, Sangerhausen kaj Magdeburg; nomita laŭ la Johano-kirko
  • Krämpfertor : je la fino de Krämpferstraße, antaŭe la Leipziger Straße (Via regia) al Leipzig; nomita laŭ la Preĝejo de la komercistoj
  • Schmidtstedter Tor : je la fino de Schmidtstedter Straße, antaŭe la Weimarische Straße al Weimar kaj Jena; nomita laŭ ne jam ekzistanta vilaĝo Schmidtstedt
  • Spielbergtor : je la fino de Bahnhofstraße, antaŭe la Clara-Zetkin-Straße al Kranichfeld kaj Rudolstadt
  • Augusttor : en la Bahnhofstraße; nomita laŭ la Preĝejo de la kanonikoj aŭgustenanaj
  • Löbertor : je la fino de Löberstraße, antaŭe la Arnstädter Straße al Arnstadt; nomita laŭ la tie laborantaj tanistoj (germane: Lohgerber)
  • Pförtchen : je la fino de Dalbergwegs, antaŭe la Hochheimer Straße al Hochheim kaj Neudietendorf
  • Brühler Tor : je la fino de Brühler Straße, antaŭe la Gothaer Straße (Via regia) al Gotha, Eisenach kaj Frankfurt am Main; nomita laŭ la antaŭurbo Brühl
  • Lauentor : je la fino de Lauentorstraße, antaŭe la Binderslebener Landstraße al Bindersleben; nomita laŭ blazona leono de la Gleichen-dinastio, kies anoj ekskluzive rajtis uzi tiun ĉi pordegon

Literaturo redakti

Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten. Mit Fotografien von Sascha Fromm., Essen 2013, p. 20-21

Eksteraj ligiloj redakti