Ĉoĥo (kartvele ჩოხა, azere Çerkezi çuxa, ruse черкеска) estas tradicia maskla vestaĵo de la popoloj de Kaŭkazio. Ĝi estis vaste uzata en Kartvelio ekde la 9-a jarcento ĝis 1920 kaj inter laazeroj de la 17-a kaj la 20-a jarcento. Krom tiuj du popoloj pluraj aliaj malplimultaj etnoj kiuj loĝas en Kaŭkazio kutime uzis ĝin sed plurfoje laŭ diversaj stiloj kiuj reprezentis la diversajn naciojn. Ĉoĥo estas kartvela vestaĵo kaj en la kartvela signifas vira kostumo. Ĝi estas konata kiel la nomo de la teksaĵo kaj la rusoj alvenintaj en Kaŭkazio nomis ĝin "ĉerkeska". En la cirkazia lingvo la ĉoĥo estas konata kiel "ŝvaĥ", kio signifas "rajdant-kovrilo".

Kartvela reĝo Luarsab II en Ĉoĥo.
La solisto de Angla rok-grupo Deep Purple en ĉoĥo.1990 jaro Tbilisi , Kartvelio.

En Kartvelio, la nigra ĉoĥo estis rezervita al la "Ordeno de Ĉoĥosani" kiu reprezentis la riĉan eliton de la kartveloj. Inter tiuj homoj troviĝis herooj, nobelaro, kelkaj de la famaj poetoj kaj la homoj kiuj servis al la lando. La ĉoĥo estas el dika teksaĵo kaj alĝustigita al la kokso kaj larĝa en la malsupra parto. En kelkaj regionoj de Kaŭkazio ankaŭ ekzistas inaj ĉoĥoj.

Kun la alveno de la komunisma reĝimo en Kaŭkazio, tiu tradicia vestaĵo komuna al multaj popoloj, estis malpermesita ĉar ĝi estis konsiderita kiel vestaĵo de la burĝaro.