Ĉo OjuQowowuyag (Diino de turkizo; en tibeta lingvo: jo-bo-dbu-yag; en ĉina lingvo: 卓奥友山, Zhuó'àoyǒu Shān) estas monto pli alta ol 8000 m en Himalajo.

Ĉo Oju
(Qowowuyag)
nepale: चोयु, ĉine: 卓奧有山 'Zhuó'àoyǒu Shān'
monto
Ĉo Oju
Landoj Nepalo Nepalo, Popola Respubliko Ĉinio Popola Respubliko Ĉinio
Regionoj Zono Sagarmata Nepalo, Prefekturo Xigazê Tibeta aŭtonoma regiono, Ĉinio
Distriktoj Solukhumbu Ĉinio, Konteo Tingri
Montaro Himalajo
Situo Ĉo Oju
 - alteco 8 201 m s. m.
 - koordinatoj 28° 05′ 39″ N 86° 39′ 39″ O / 28.09417 °N, 86.66083 °O / 28.09417; 86.66083 (mapo)
Plej facila aliro Okcidenta muro (el Tibeto)
Unua grimpo Joseph Joechler
Herbert Tichy
Pasang Dawa Lama
 - dato 19-a de oktobro 1954
Horzono UTC (UTC+ 5,5)
Situo enkadre de Nepalo
Situo enkadre de Nepalo
Situo enkadre de Nepalo
Situo enkadre de Tero
Situo enkadre de Tero
Situo enkadre de Tero
Vikimedia Komunejo: Cho Oyu
La 6-a plej alta monto de la mondo
Ĉo Oju, Nepalo
Ĉo Oju, Nepalo

Geografio redakti

Ĉo Oju situas 20 km okcidente de Ĉomolungmo kaj Lhotse. Ĝi estas la okcidenta piliero de Khumbu Himal en la himalaja ĉefkresto. La pinto troviĝas sur la limo inter Ĉinio kaj Nepalo. Kun alteco de 8210 m s.m. ĝi estas la sesa plej alta monto de la mondo.

Unua grimpo redakti

La unua grimpo okazis la 19-an de oktobro 1954 fare de Herbert Tichy, Josef Jöchler kaj Pasang Dawa Lama.

Historio de la grimpado redakti

En la jaro 1952 Edmund Hillary esploris la nordokcidentajn alirojn al Ĉo Oju. La 19-an de oktobro 1954 aŭstra ekspedicio sub gvido de Herbert Tichy kun la tirolano Sepp Jöchler kaj la ŝerpo Pasang Dawa Lama sukcesis la unuan grimpadon de la monto sen uzado de aldona oksigeno. En la jaro 1958 barata ekspedicio sukcesis la duan grimpadon. La ŝerpo Pasang Dawa Lama ankaŭ la duan grimpadon partoprenis. La saman jaron sur Ĉo Oju ankaŭ mortis la unua montgrimpanto. Pri la tria grimpado fare de germana ekspedicio en la jaro 1964 ĝis hodiaŭ regas dubo, ĉar mankas pruvo pri la atingo de la pinto. En la jaro 1978 la aŭstraj alpistoj Edi Koblmüller kaj Alois Furtner sukcesis tragrimpi la ekstreman sudorientan vandon por atingi la pinton. En la jaro 1983 la itala montgrimpisto Reinhold Messner el Sudtirolo sukcesis la kvaran pruvitan grimpadon. Ĝis tiam mortis ok homoj inter ili en la jaro 1982 la konata germana alpisto Reinhard Karl dum malsukcesaj grimpadoj de Ĉo Oju. En la jaro 1985 suksesis pola ekspedicio la unuan dumvintran grimpadon tra la suda piliero, kiu ĝis hodiaŭ estas konsiderata la plej malfacila vojo.

Plej ofte grimpata 8000-metra monto post Ĉomolungmo redakti

Post Ĉomolungmo Ĉo Oju estas la plej ofte grimpata pinto pli alta ol 8000 m. Sur ĝia normalvojo ĝi estas konsiderata kiel la plej facile grimpebla 8000-metra monto kun malmultaj objektivaj malfacilaĵoj. Tial ĝi estas ofta celo de komerca ekspedicioj kaj kun nur unu mortinto je 47 sukcesaj grimpadoj ĝi havas la plej malaltan riskon de ĉiuj 8000-metraj pintoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti