La Ĉokotinamo (Crypturellus kerriae) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj troviĝanta en arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj en subtropikaj kaj tropikaj regionoj de Kolombio kaj Panamo.[3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉokotinamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. kerriae
Crypturellus kerriae
(Chapman, 1915)[1]
Konserva statuso
subspecioj

[2]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Ĉokotinamo estas proksimume 25 al 26.5 cm longa. Ĝi estas malgranda, senmarka malhela tinamo. Ties supraj partoj estas malhelbrunaj kun nigreca krono, ardezgrizaj kolflankoj, blankeca gorĝo kaj nedistinga malhela strieco. Ties kruroj estas ruĝaj. La inoj estas pli malhelaj kun pli kruda strieco ĉe flugilkovriloj kaj brusto, kaj grizaj flankoj.[4]

Kutimaro redakti

Ĝi havas mallaŭtan, svagan, plendecan, trinotan fajfan voĉon.[4] Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Ĉokotinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[5]

Taksonomio redakti

La Ĉokotinamo estas monotipa specio.[3] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[5]

Etimologio redakti

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[6]

Teritorio redakti

Tiu specio estas troviĝanta en nordokcidenta Ĉokoo, departemento de Kolombio, kaj en suda Darieno, departemento de Panamo[3][7], ambaŭ limaj ĉar temas pri la plej proksima el Panamo al Kolombio kaj inverse.

Habitato redakti

La Ĉokotinamo loĝas en tropikaj kaj subtropikaj humidaj ĉiamverdaj arbaroj[2] kaj el malaltaj teroj kaj el montararbaroj ĝis 1,500 m de altitudo. Tamen ĝi sŝajne preferas pli altajn lokojn.[4]

Minacoj redakti

La Ĉokotinamo ests nune minacata pro etenda detruo de ties habitato kaŭzita de ŝosekonstruo, homa setlado, lignoproduktado kaj minado. La konstruo de nova ŝoseponto senprotektigis areojn de marbordaj ebenaj arbaroj apudaj al Nacia Parko Ensenada de Utría kiu nun estas alirebla al setlado kaj pluaj minacoj por ties habitato. La populacio de la valo Atrato, Kolombio, estas probable la plej minacata pro homa setlado, kaj konverto al agrikulturo kaj bananplantejoj. Ĝi estas supozeble ĉasata kie estas homoj. La konstruo de la Tut-Amerika Ŝoseo tra Darienio kaj la kanaligo de la riveroj Truandó kaj malsupra Atrato, por konstrui interoceanan traŝoseon, estas nune prokrastitaj, sed povus havi drastajn efikojn sur la specio se ĝi estus kompletita. La plej danĝeraj minacoj estas ĉasado, kaj la prokrastitaj transportaj planoj.[4]

Konservoklopodoj redakti

La Ĉokotinamo estas nune protektita en la Nacia Parko Darieno, Panamo, kaj en la Nacia Parko Ensenada de Utría, Kolombio. Ankaŭ la Nacia Parko Los Katíos, Kolombio, protektas 720 km² de ŝajne taŭga habitato en la Ĉokoa regiono, sed la specio ankoraŭ ne estis registrita en la rezervejo. Oni proponis enketojn de areoj kaj studi la ekologion por havigi plibonigitan komprenon de ties statuso kaj distribuado. La statuso de la Ĉokotinamo estas konsiderata Vundebla ĉar ĝi estas konata nur el kelkaj lokoj ene de malgranda teritorio kies habitato estas laŭgrade malaperiganta.[7] Ĝi havas loĝan teritorion de 6,200 km², kun ĉirkaŭkalkulo en 2000 de malpli ol 10,000 plenkreskuloj (kun erarmarĝeno de 1500-5000).[4]

Referencoj redakti

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 American Ornithologists' Union (1998)
  3. 3,0 3,1 3,2 Clements, J (2007)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 BirdLife International (2008)(a)
  5. 5,0 5,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  6. Gotch, A. F. (1995)
  7. 7,0 7,1 BirdLife International (2012). Crypturellus kerriaeInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Literaturo redakti

  • American Ornithologists' Union (1998) [1983]. "Tinamiformes: Tinamidae: Tinamous" (PDF). Check-list of North American Birds (7a eld.). Washington, D.C.: American Ornithologists' Union . pp. 2–3 . ISBN 1-891276-00-X
  • BirdLife International (2008(a)). "Choco Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 09 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Crypturellus". Project: The Taxonomicon. Konsultita 09 Feb 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.