La Ĉola dinastio (en tamila lingvo: சோழர் குலம்; IPA-prononcado: ['ʧoːɻə]) estis dinastio el tamila origino, kiu regis en la suda Barato ĝis la 13-a jarcento p.K. La dinastio originiĝis en la fruktodona valo de la rivero Kavero.

Ĉola dinastio
-300 – 1279

historia lando • imperioreĝlando • historia epoko • arkeologia epoko • dinastio
Geografio
Ĉefurbo:
Puhar
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Ĉola imperio kaj ties influo rozkolore

Karikala Ĉola estis la plej fama el inter la reĝoj de la frua periodo ĉola, dum Raharaha Ĉola, Rahendra Ĉola kaj Kulothunga Ĉola estis la plej famaj imperiestroj en la mezepoka periodo.

La ĉola dinastio atingis sian apogeon en la 10-a kaj 11-a jarcentoj p.K. Sub la regado de Raharahja Ĉola la 1-a la Granda) kaj de sia filo Rahendra Ĉola, la dinastio havis grandan militistan, ekonomian kaj kulturan disvolviĝon en Azio.

La teritorio etendiĝis ekde la insuloj Maldivoj en la sudo ĝis la limoj de la rivero Gango en la nordo de Bengalo. Raharaha Ĉola konkeris la sudon de Barato, ankesis partojn de Srilanko kaj okupis Maldivojn. Rahendra Ĉola ankaŭ realigis ekspediciojn kontraŭ la reĝlandoj situantaj en la Malajzia insularo. La potenco de la ĉola dinastio ekfaladis en la 14-a jarcento per la supreniro de la panĝoj kaj la hojsaloj.

La ĉoloj postlasis heredaĵaron ankoraŭ videbla en la regiono. Ili protekto al la literaturo kaj la emo konstrui templojn, estigis la kreadon de grandaj arkitekturaĵoj kaj la evoluo de la tamila literaturo. La ĉolaj reĝoj estis avidaj konstruistoj kaj iliaj temploj ne nur estis adorejoj sed ankaŭ gravaj centroj por la ekonomia vivo, kiuj estis profitdonaj por la loĝantaro ĝenerale. Ili kreis centralizitan registaron kun organizita burokratio.