Ĉopero (el la angla vorto chopper) estas nomo uzita ekde 1948 en Kalifornio por motorcikloj (ofte kiel tipo de Harley-Davidson), desur kiuj oni muntis ĉion, kiujn oni pensis superflua. Tiel oni reduktis la mason, plibonigis la motorpovumon.

Frua Harley-Davidson kun Springer-forko

Tiuj motorcikloj donis nur tre malaltnivelan komforton, ĉar la Harley-tipoj antaŭ 1958 ne havis postajn risortecon. Alia malkomforta ago estis la demunto de la granda risortita sideja selo kaj anstataŭigita per kelkcentimetra polstero.

Pli poste oni nomis ĉopero – laŭ filmo Easy Rider de 1969 – tiujn motorciklojn, kiuj havis modifitan plilongigitan antaŭan radforkon kaj altan cervokornaran stirilon (Apehanger).

La firmao Harley-Davidson malakceptis tiujn radikajn trakonstruojn, sed jarojn poste ili provis kelkajn proprecojn de ĉoperoj alkonstrui. Ekde 1984 aperis la molaj variantoj de ĉopero kun posta risorteco kaj ekde 1988 per "Springer-forko".