Ĉotanagpur-Altebenaĵo

Ĉotanagpur-Altebenaĵo (hindie छोटा नागपुर पठार) estas altebenaĵo en orienta Barato, kiuj kovras plimulton de la subŝtato de Ĝharkhando same kiel apudajn partojn de Oriso, Okcidenta Bengalujo, Biharo kaj Ĉhatisgaro. La Induso-Gango-Ebenaĵo troviĝas en la nordo kaj la oriento de la altebenaĵo, kaj la baseno de Mahanadi-Rivero situas en la sudo. La totala areo de Ĉotanagpur-Altebenaĵo okupas ĉirkaŭ 65 000 kvadratajn kilometrojn [1].

Ĉotanagpur-Altebenaĵo
Altebenaĵo
altebenaĵo • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoBarato

Supermara alteco620 m [+]
Koordinatoj23° 0′ 0″ N, 85° 0′ 0″ O (mapo)2385Koordinatoj: 23° 0′ 0″ N, 85° 0′ 0″ O (mapo)


Ĉotanagpur-Altebenaĵo (Tero)
Ĉotanagpur-Altebenaĵo (Tero)
Situo de Ĉotanagpur-Altebenaĵo
(angle Chota Nagpur)

Ĉotanagpur-Altebenaĵo (Barato)
Ĉotanagpur-Altebenaĵo (Barato)
DEC
Ĉotanagpur-Altebenaĵo
Ĉotanagpur-Altebenaĵo

Map
Ĉotanagpur-Altebenaĵo
Vikimedia Komunejo:  Chota Nagpur Plateau [+]
vdr

Etimologio redakti

La nomo Nagpur estas verŝajne derivita de la Nagavanŝioj, dinastio de reĝoj el la regiono. Ĉota estus deformaĵo de la vorto Ĉutia, vilaĝo en la periferio de Ranĉi, kiu konservas la restaĵojn de malnova fortikaĵo aparteninte al tiu dinastio [2].

Formiĝo redakti

Ĉotanagpur-Altebenaĵo estas kontinenta altebenaĵo - ampleksa areo de tero puŝita super la ĉirkaŭaĵo. La altebenaĵo estis formita per kontinenta levado ekde fortoj agante profunde ene de la tero [3]. La gondvanaj substratoj atestas la praan originon de la altebenaĵo. Ĝi estas parto de la dekkana plato, kiu disiĝis de la suda kontinento dum la Kretaceo por komenci 50-milion-jaran vojaĝon kiu estis furioze interrompita per la norda eŭrazia kontinento. La nordorienta parto de la Dekkana Altebenaĵo, kie troviĝas la ekoregiono Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj [4], estis la unua areo de kontakto kun Eŭrazio.

La rivero Punpun originiĝas en la Ĉotanagpur-Altebenaĵo, je alto de 300 metroj.

Klimato redakti

Ĉotanagpur-Altebenaĵo havas allogan klimaton. Por kvin aŭ ses monatoj de la jaro, de oktobro pluen la tagoj estas sunaj kaj refreŝigaj. La averaĝa temperaturo en decembro estas 23 °C. La noktoj estas freŝaj kaj la temperaturoj en vintro povas malaltiĝi sub frostopunkto en multaj lokoj. En aprilo kaj majo la tagtemperaturo povas superi 38 °C sed ĝi estas sekega kaj ne sufoka kiel en la apudaj ebenaĵoj. La pluvsezono ( junio al septembro ) estas agrabla .[5]. Ĉotanagpur-Altebenaĵo ricevas ĉiujaran mezan pluvokvanton de proksimume 1400 mm, kio estas malpli ol la pluvarbaraj areoj de multe da Hindujo kaj preskaŭ ĉio el ĝi okazas en la musonaj monatoj inter junio kaj aŭgusto [6].

Ekologio redakti

La altebenaĵo estis difinita kiel la ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj, kiuj konstituas ekoregionon apartenante al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj. Ĝi estas pli seka ol la ĉirkaŭantaj areoj kiel ekzemple la Orientaj Ghatoj kaj Satpura-Montaro kiuj limtuŝas ĝin sude.

Mineraloj redakti

Ĉotanagpur-altebenaĵo estas butikodomo de mineraloj kiel glimo, baŭksito, kupro, kalkoŝtono, fererco kaj terkarbo [3]. Damodar-valo estas riĉa je terkarbo kaj ĝi estas konsiderata kiel la ĉefa centro de koaksiga karbo en la lando. Masivaj terkarboformacioj estas trovitaj en la centra baseno etendiĝante tra 2 883 kvadrataj kilometroj. La gravaj terkarbotrovejoj en la baseno estas Jharia, Raniganj, Okcidenta Bokaro, Orienta Bokaro, Ramgarh, Suda Karanpura kaj Norda Karanpura [7].

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • angle Gupta, Satya Prakash 1974 : Tribes of Chotanagpur Plateau: An Ethno-Nutritional & Pharmacological Cross-Section. Land and people of tribal Bihar series, no. 3. [Patna]: Govt. of Bihar, Welfare Dept.
  • germane Icke-Schwalbe, Lydia 1983 : Die Munda und Oraon in Chota Nagpur - Geschichte, Wirtschaft und Gesellschaft, Abhandlungen und Berichte des Staatlichen Museum für Völkerkunde Dresden, Band 40, Akademie-Verlag, Berlin.
  • angle Mukhopadhyay, Subhash Chandra 1980 : Geomorphology of the Subarnarekha Basin: The Chota Nagpur Plateau, Eastern India. [Burdwan]: University of Burdwan.
  • angle Sinha, Birendra K. 19991 : Light at the End of the Tunnel: A Journey Towards Fulfilment in the Chotanagpur Plateau : a Study in Dynamics of Social-Economic-Cultural-Administrative-Political Growth.
  • angle Sinha, V. N. P. Chota Nagpur Plateau 1976 : A Study in Settlement Geography. K.B. Publications.