Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj

WWF-ekoregiono en Hindujo

La ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de orienta Barato kaj kongruas kun la tutmondaj 200-unuo "ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj arbaroj".

Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoBarato
Koordinatoj23° 21′ 0″ N, 85° 20′ 0″ O (mapo)23.3585.333333333333Koordinatoj: 23° 21′ 0″ N, 85° 20′ 0″ O (mapo)

Areo122 134 km² (12 213 400 ha)

Biomoj de regionoTropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj

Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj (Barato)
Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj (Barato)
DEC
Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj
Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj
Map
Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj
vdr
Situo de la ekoregiono.
Pareŝnat-Monteto, la plej alta punkto de Ĉotanagpur-Altebenaĵo.

Priskribo redakti

La ekoregiono reprezentas la sekajn deciduajn arbarojn en Ĉotanagpur-Altebenaĵo kaj situas inter la orient-ghataj humidaj deciduaj arbaroj kaj Satpura-Montaro kaj la malaltaĵaj flankoj de la Ganga Ebenaĵo. Ĝi etendas tra la barataj subŝtatoj de Biharo, Madhja-Pradeŝo, kaj Okcidenta Bengalujo.

Flaŭro redakti

La sekaj deciduaj arbaroj tipe estas konsistigitaj el tri etaĝoj, kun supra kanopeo kiu atingas 15–25 m, alta intera tavolo de 10–15 m, kaj subarbaraĵo je ĉirkaŭ 3–5 m. La vegetaĵaro estas karakterizita de fortika ŝoreo, kutime asociigita kun Anogeissus latifolia, Terminalia alata, Lagerstroemia parviflora, Pterocarpus marsupium, Aegle marmelos, Syzygium operculatum, Symplocus racemosa, kaj Croton oblongifolius. Lianoj estas komunaj en pli densaj arbaroj. Seka decidua arbedaro kiu kreskas ĝis alteco de ĉirkaŭ 3-6 metroj estas komuna biotopo-tipo en tiu ekoregiono. Tiu arbedaro inkludas bambuon kaj arbedoj kiaj Holarrhena kaj Dodonaea. Je pli altaj altitudoj, estas "ŝola"-arbaroj karakterizitaj de Phoenix robusta, Pterospermum acerifolium, kaj Clematis nutans. La ekoregiono ankaŭ inkludas arbarerojn de humidaj deciduaj arbaroj kaj marĉajn areojn, kun pluraj interesaj plantospecioj (Syzygium cumini, Manilkara hexandra, Ficus spp., Mallotus philippinensus) kiuj estas tipaj por humidaj deciduaj arbaroj.

Kvankam Aglaia haselettiana, Carum villosum, kaj Pycnocyclea glauca estas endemiaj, minacataj plantospecioj en tiu ekoregiono, Diospyros melanoxylon, Madhuca longifolia, Butea monosperma,kaj Shleichera oleosa, estas ekonomie pli utilaj specioj.

Faŭno redakti

 
Anthracoceros albirostris, emblema specio en la ekoregiono.

La faŭno de la ekoregiono ne estas escepte specioriĉa nek tipa. Estas sepdek sep mamulospecioj sed neniu el ili estas endemia. Tamen, pluraj de la emblemaj vertebruloj, inkluzive de pluraj kiuj estas endanĝerigitaj kiaj la tigro, la azia elefanto, montara kuono (Cuon alpinus), hinda longlipa urso (Melursus ursinus), kvarkorna tetracero (Tetracerus quadricornis), cervokapra antilopo (Antilope cervicapra), kaj hinda gazelo (Gazella bennettii), tie ĉi troviĝas. Grave, malsamkiel por multaj ekoregionoj en tiu ekoprovinco, ankoraŭ nuntempe ekzistas vastaj areoj de vivejo, aptaj por subteni viveblajn populaciojn de tiuj specioj.

Estas preskaŭ 280 birdospecoj, sed neniu estas endemia en la ekoregiono. Tamen, ĝi gastigas plurajn speciojn kiuj estas gravaj por la naturprotekto, inkluzive de la tutmonde minacata Eupodotis indica (otidedoj). Iuj el la buceredoj nome Ocyceros birostris kaj Anthracoceros albirostris, kiuj bezonas maturajn arbojn por nestado, estas emblemaj specioj por la naturaranĝado.

Minacoj redakti

Kiel por multaj ekoregionoj en la ekoprovinco, la paŝtado de brutaro profunde influis la vegetaĵaron. Krome, vastaj areoj kiuj estis fererco-minade aŭ tersupraĵ-terkarbo-minade ekspluatitaj prezentas signifajn minacojn por la medio, speciale por esencaj migradovojoj de elefantoj kaj disvastiĝovojoj de tigroj.

Vidu ankaŭ redakti


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
IM0201 Centra-dekkanaj sekaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0202 Centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj   Kamboĝo,   Laoso,   Tajlando,   Vjetnamio
IM0203 Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0204 Orient-dekkanaj sekaj ĉiamverdaj arbaroj   Barato
IM0206 Sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir   Barato
IM0207 Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj   Barato

Eksteraj ligiloj redakti