Ĉu Lucyna estas knabino?

Ĉu Lucyna estas knabino? (pole Czy Lucyna to dziewczyna?) estas pola blankanigra amikaĵa komedio de 1934. Ĝia reĝisoro estas Juliusz Gardan kaj la scenaro estas de Konrad Tom.[1][2][3]

Ĉu Lucyna estas knabino?
filmo
Originala titolo Czy Lucyna to dziewczyna?
Produktadlando Pollando
Originala lingvo pola lingvo
Kina aperdato 1934
Daŭro 76 min
Ĝenro Komedio, amaĵo
Kameraado Zbigniew Gniazdowski
Reĝisoro(j) Juliusz Gardan
Scenaro Konrad Tom
Filmita en Pollando
Loko de rakonto Pollando
Muziko de Henryk Wars
Rolantoj Jadwiga Smosarska
Produktinta firmao Blok-Muzafilm
IMDb
vdr

Resumo redakti

Lucyna, filino de sukcesa komercisto, finas sian studadon en Parizo kun titolo de inĝeniero kaj hejmenrevenas. Ŝi volas labori ĉe sia laboro; sed ŝia patro malpermesas al ŝi labori dirante, ke ĝi ne estas adekvata por la knabinoj de bonaj hejmoj.

La knabino ne submetiĝas. Ŝi alivestiĝas vire. Kiel viro, ŝi gajnas postenon de teknikisto kaj komencas labori kiel helpanto de la inĝeniero Żarnowski. Laboreje, ŝi ekamas lin. Ĉi tio kondukas al multaj ridigaj kaj embarasaj scenoj.

Aktoraro redakti

  • Jadwiga Smosarska kiel Lucyna Bortnowska kaj Julian Kwiatkowski,
  • Eugeniusz Bodo kiel inĝeniero Stefan Żarnowski,
  • Mieczysława Cwiklinska kiel grafino Renata Czermińska,
  • Władysław Grabowski kiel barono Amadeusz Maria de Witz,
  • Zygmunt Chmielewski kiel Paweł Bortnowski, la patro de Lucyna,
  • Kazimiera Skalska kiel Tunia Żmijewska,
  • Paweł Owerłło kiel Braun, direktoro de la fabriko de Bortnowski,
  • Zofia Czaplińska kiel Małgosia, la infanistino de Lucyna,
  • Elżbieta Antoszówna (ne aperas en la kreditoj) kiel knabino el la noktoklubo “Eldorado”,
  • Jan Janusz (ne aperas en la kreditoj) kiel la ĉefservisto de Bortnowski,
  • Zygmunt Karpiński (ne aperas en la kreditoj),
  • Helena Larys-Pawińska (ne aperas en la kreditoj) kiel gastino ĉe la vespermanĝo en la hejmo de Bortnowski,
  • Henryk Małkowski (ne aperas en la kreditoj) kiel kelnero en la restoracio en Parizo,
  • Mieczysław Milecki (ne aperas en la kreditoj) kiel kliento en la restoracio en Parizo, amiko de Lucyna,
  • Feliks Norski (ne aperas en la kreditoj) kiel la kelnerestro de la “Eldorado”,
  • Henryk Rzętkowski (ne aperas en la kreditoj) kiel kelnero en la restorancio “Wojtówka”,
  • Czesław Skonieczny (ne aperas en la kreditoj) kiel trinkita homo de la klubo “Eldorado”,
  • Helena Sokołowska (ne aperas en la kreditoj),
  • Helena Zarembina (ne aperas en la kreditoj) kiel laboristo de la tualeto de la “Eldorado”,
  • Zbigniew Ziembiński (ne aperas en la kreditoj).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti