Ĉulima lingvo

tjurka lingvo parolata en Rusio

La Ĉulima lingvo estas lingvo de Ujgura grupo de Tjurka lingvaro, proksima al la ŝora kaj ĥakasa. Ĝin parolas ĉulimanoj, popolo kiu loĝas apud Ĉulim rivero en Centra Siberio, norde de Altajo.

Tradicie ekzistas kelkaj dialektoj - supra ĉulima, meza ĉulima kaj malsupra ĉulima. La meza ĉulima dialekto ankaŭ dividiĝas je tutala kaj meleta.

La ĉulima lingvo estas endanĝerigita kaj troveblas en Ruĝa libro de mortantaj lingvoj de UNESCO. Nuntempe ĝin scias nur 426 anoj de ĉulimana komunumo, el kiuj flue parolas nur ĉirkaŭ 35-40 homoj. La plej juna flua parolanto aĝas pli ol 50 jaroj. El ĉulimanaj junuloj nur 1-2% lernis la lingvon. Plej verŝajne la lingvo tute malaperos post 25 jaroj.

La ĉulima lingvo ne havas skribsistemon kaj neniam estis instruita en lernejoj.

Eksteraj ligiloj redakti