Ĉumo (el komia чум) estas komuna nomo de tradiciaj konusaj portempaj loĝejoj de nomadaj popoloj de Siberio kaj ekstrema nordo de Rusio. Ĝi estas varianto de tendo konstruita el rektaj branĉoj, alkuŝigitaj unu al alia en piramida maniero por krei konuson. Tiun ĉi skeleton oni kovras per betulŝelo, feltoboacaj feloj (nuntempe oni ankaŭ uzas modernajn materialojn kaj tendajn teksaĵojn). Plej kutime la pinto de la konstruo ne estas kovrita kaj servas kiel kamentubo por fajro, kreita en la ĉumo. La planko estas farita el kelkaj lamenoj de peloj aŭ teksaĵoj, kio igas la loĝejon sufiĉe varma por tranoktumi.

Du modernaj ĉumoj en uesta Siberio

Ĉumo estas supozeble unu el la plej simplaj formoj de homa loĝejo, simile al indiana tipio. Laŭ arkeologiaj esploroj, ĝi estas ankaŭ la plej antikva formo de artefarita (t.e. ne natura, kiel groto aŭ kaverno en arbo) homa loĝejo. Simpleco de ĝia konstruo kaj malkonstruo igis ĝin tre oportuna por plejparte nomadaj ĉasistoj kaj boacbredistoj de ekstrema nordo, ĉar oni povis rapide malkonstrui ĝin kaj movigi la partojn al nova loko per boacoj aŭ sledhundoj. Pro tio, ĉumoj estis popularaj inter popoloj de la tuta nordo de Eŭroazio, de ĉukĉoj ĝis sameoj. Por la ekstremnordaj popoloj ĉumoj estis hejmo por tuta familio. Iuj el ili estis tre grandaj, ĝis 10 metroj je diametro.[1] Jurto kaj jarango devenas de ĉumo laŭ konstruo kaj funkcio, sed estas multe pli komplikaj.

En pli modernaj tempoj plejparto de iamaj nomadoj iĝis fikshejmaj, kaj ĉumoj perdis sian valoron kiel nomada portempa loĝejo. Nun ili estas plejparte uzataj kiel sezonaj helpaj konstruaĵoj. Marioj, udmurtoj, ĉuvaŝoj kaj tataroj uzas specon de ĉumo (kutime nomatan ŝiŝ) kiel garbejon. Suomoj kaj aliaj suomecaj popoloj de norda Suomio kaj Karelio uzas ĉumojn, nomatajn kota, kiel kuirejon dum somero. En tiuj oni kutime trovas ŝtonan kamenon sub la pinto, sur kiu oni kuiras. Ĝis nun uzas ĉumojn kiel loĝejojn nenecoj de Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto, ĥantoj kaj tuvoj, aparte la malriĉaj familioj. Sameoj de Svedio havas propran specon de ĉumo, nomatan lavvu, kiu estas kovrita per velteksaĵo kaj ĝis nun popularas por veturoj. Krome, turistoj iam utiligas ĉumojn en tendaroj. Ĉar ĉumo estas multe pli granda ol kutima tendo, oni povas uzi ĝin kiel komunan kuirejon aŭ por socialigi dum malbona vetero. Komerce produktitaj ĉumoj el modernaj materialoj estas sufiĉe popularaj por tiuj celoj.

Referencoj redakti

  1. Notes by Oxana Kharuchi Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, Russian Association of the Indigenous Peoples of the North