Ĉuvaŝio

respubliko en la orienta parto de la eŭropa Rusio

Ĉuvaŝio (ĉuvaŝe Чӑваш Ен [Ĉavaŝ Jen]), aŭ Ĉuvaŝujo, Ĉuvaŝa Respubliko, estas respubliko en la orienta parto de la eŭropa Rusio. Laŭ la stato de 2021 en la respubliko vivis 1 207 875 loĝantoj sur areo de 18 300 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 66 loĝantoj/km². En 2002 estis 1,3149 milionoj loĝantoj, inter ili 906 mil ĉuvaŝoj (vidu ankaŭ ĉuvaŝa lingvo), la aliaj - rusoj, tataroj, mordovoj, ukrainoj, marioj. La respubliko havas 9 urbojn, 21 regionajn distriktojn (rajonojn) kaj 1 727 vilaĝojn.

Subjekto de Rusia federacio
Ĉuvaŝio
ruse Чувашская Республика
ĉuvaŝe Чӑваш Республики

Flago

Blazono

Flago Blazono
respubliko de Rusio
Administrado
Federacia regiono Ĉevolga federacia regiono
Ĉefurbo Ĉeboksari
Prezidanto Oleg Nikolajev

(ekde 29-a de januaro 2020)

Fondita 24-a de Junio 1920
Demografio
Loĝantaro 1 251 619 loĝantoj
(Stato: 14-a de oktobro 2010)[1]
Loĝdenso 68 loĝ./km²
Oficialaj lingvoj Ĉuvaŝa, rusa
Etnoj ĉuvaŝoj (65,1 %)
rusoj (25,8 %)
tataroj (2,7 %)
mordvoj (1,0 %)
(Stato: 2010)Ŝablono:Informkesto federacia subjekto de Ruslando/zorgado/etnoj
Geografio
Areo 18 343 km²[2]
Pliaj informoj
Horzono UTC+3
Poŝtkodoj 428000–429999
Aŭtokodoj 21, 121
OKATO 97
ISO 3166-2 RU-CU
Retpaĝaro www.cap.ru
Situo en RuslandoIranTurkmenistanoĈinioKazaĥioUzbekioMongolioJapanioNorda KoreioĈinioNorvegioDanioGermanioSvedioUsonoFinnlandoKirgisistanoGeorgioTurkioArmenioAzerbajĝanoUkrainioPollandoLitovioLatvioEstonioBelarusioNorvegioSaĥalena provincoKamĉatka regionoJüdische Autonome OblastRegion PrimorjeRegion ChabarowskTuwaĤakasioKemerowa provincoAltajoRegiono AltajNovosibirska provincoOmska provincoTjumena provincoTomska provincoBurjatioRegiono TransbaikalioAmura provincoMagadana provincoAutonomer Kreis der TschuktschenIrkutska provincoJakutioRegiono KrasnojarskAutonomer Kreis der Jamal-NenzenAutonomer Kreis der Chanten und Mansen/JugraSverdlovska provincoĈeljabinska provincoKurgana provincoOrenburga provincoAutonomer Kreis der NenzenKomiioBaŝkirioRegion PermVologda provincoKarelioMurmanska provincoArĥangelska provincoKaliningrada provincoSankt-PeterburgoLeningrada provincoTatarioUdmurtioKirova provincoKostroma provincoSamara provincoPskova provincoTverja provincoNovgoroda provincoJaroslavla provincoSmolenska provincoMoskvoMoskva provincoVladimira provincoIvanova provincoMariioĈuvaŝioMordvioPenza provincoNiĵnij-Novgoroda provincoUljanowska provincoSaratova provincoBrjanska provincoKaluga provincoTula provincoRjazana provincoOrjola provincoLipecka provincoVoroneĵa provincoBelgoroda provincoKurska provincoTambova provincoVolgograda provincoRostova provincoAstraĥana provincoKalmukioDagestanoAdigeioKrasnodara regionoKaraĉajio-ĈerkesioKabardio-BalkarioStavropola regionoNord-Ossetio-AlanioInguŝioĈeĉenio
Situo en Ruslando
vdr
55.47547.19
Republic of Chuvashia collage
dekstra

En la cara Rusio la teritorio de la nuntempa Ĉuvaŝio troviĝis en du gubernioj: Simbirska kaj Kazana. La 24-an de junio 1920 estis fondita Ĉuvaŝa Aŭtonoma Regiono, kiu la 21-an de junio 1925 estis transformita je Ĉuvaŝa Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko kaj en ekde 1992 - Ĉuvaŝa Respubliko. En 1993 en la Respubliko estis elektita la unua prezidento - Nikolaj Fedorov. Li funkcias kiel prezidento ekde la 21-a de januaro 1994 kaj estas reelektita en la elektoj de 1997 kaj 2001 kaj refoje nomumita laŭ la dekreto de la rusia prezidento en 2004 por sekva 4-jara periodo.

En novembro 1994 estis elektita la Ŝtata Konsilio de la Ĉuvaŝa Respubliko. Ekde tiam ekzistas certa konflikto inter la prezidento kaj la Ŝtata Konsilio.

La ĉefaj sektoroj de la industrio estas: maŝinkonstruado kaj metalprilaborado (44,1%), energetiko (12%), nutra industrio (14,2%), kemio (9,8%), leĝera industrio (8 %).

Ekde la 25a de aprilo 2009 (la tago de la ĉuvaŝa lingvo) funkcias Nacia Radio de Ĉuvaŝio.

Urboj de la Ĉuvaŝa Respubliko:

Distriktoj de la Ĉuvaŝa Respubliko:

Famaj homoj redakti

Esperanto en Ĉuvaŝio redakti

Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (JEAĈR) estas konata en la Esperanto-mondo pro grandaj regularaj Lingvaj Festivaloj, kiujn ĝi organizas en Ĉeboksaro ekde 1996-a jaro kaj helpas okazigi en la tuta mondo. Ekde novembro 2009 Asocio havas ankaŭ plenkreskulan branĉon

Referencoj redakti

  1. Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
  2. Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)

Eksteraj ligiloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti