Burgo Čachtice estas ruino de burgo en Slovakio en distrikto Nové Mesto nad Váhom proksime de samnomata municipo Čachtice. La burgo troviĝas sur kalkoŝtona monteto en alteco 375 m s. m. kaj ĝi kreaas tiel nemisrigardeblan dominaĵon.

Burgo Čachtice
(Chehte)
slovake: Čachtický hrad
burgo
Burgo Čachtice
Oficiala nomo: Čachtický hrad
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Nové Mesto nad Váhom
Municipo Čachtice
Historia regiono Supra Hungarujo
Montaro Malgrandaj Karpatoj
Situo Burgo Čachtice
 - alteco 350 m s. m.
 - koordinatoj 48° 43′ 30″ N 17° 45′ 40″ O / 48.72500 °N, 17.76111 °O / 48.72500; 17.76111 (mapo)
Longo 140 m
Larĝo 75 m
Stilo Gotiko
Materialo Ŝtono
Unua skribmencio 1263
Por publiko alirebla
Plej facila aliro el municipo ČachticeVišňové
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Vikimedia Komunejo: Čachtice Castle
Portalo pri Slovakio
Ruinoj de burgo Čachtice

Estiĝo redakti

La burgo estiĝis en la 13-a jarcento kiel gardoburgo, kiu devis gardi la okcidentan limon de Hungara reĝlando. Baldaŭ post tio konkeris ĝin kaj forte damaĝigis ĝin ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a. En la 17-a jarcento ĝi komencis perdi sian signifon kiel ŝirma limburgo kaj ĝi komencis fali kaj dezertiĝi.

Al la burgo apartenis ankaŭ kastelo Čachtice (ĉefa sidejo de Erzsébet Báthory), kiu troviĝis rekte en la urbeto. Mitoj diras, ke el la kelaro kondukis kastelaj koridoroj ĝis la burgo kaj male. Sed la koridoroj estis onidire surŝutitaj kaj neniu tiel ekscios, ĉu ili estis fakto aŭ nur mito.

Erzsébet Báthory redakti

La burgo famiĝis precipe dank' al Erzsébet Báthory, la hungara nobelino kromnomata Ĉaĥtica sinorino, kiu famiĝis pro tio, ke ŝi baniĝis en la burgo en sango de junaj knabinoj, por ke ŝi konservu sian belecon kiel eble plej longe. En la jaro 1611 ŝi estis kondamnita al ĝismorta prisonigo. Ŝi mortis je 4 jaroj pli poste (la 21-an de aŭgusto 1614) en aĝo 54 jaroj.

Fotogalerio redakti