Čadca

urbo de Slovakio

Čadca, hungare Csaca [ĉaca], germane Tschadsa, pole Czadca estas urbo en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Čadca, kies distriktejo estas.

Čadca
(ĝis 1927 slovake: Čaca)
hungare: Csaca, germane: Tschadsa, pole: Czadca
Urbo
Čadca, urbocentro
Oficiala nomo: Čadca
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Čadca
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Kysuce
Fervojo fervojlinio 320
Riveroj
Areo 56,792 km² (5 679,2 ha)
Loĝantaro 25 751 (31.12.2007)
Denseco 453,43 loĝ./km²
Unua skribmencio 1598
Urbestro Milan Gura
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 022 01
Telefona antaŭkodo +421-41
Aŭtokodoj CA
NUTS 509132
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Čadca
Retpaĝo: www.mestocadca.sk
Portalo pri Slovakio
Urbomeza parto

Situo redakti

Čadca situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Žilina-Ĉeĥio. Ankaŭ Pollando estas en la proksimeco. Žilina troviĝas 30 km.

Historio redakti

En la 15-a jarcento rumanaj paŝtistoj alvenis. La unua mencio pri ĝi devenis el 1417 en formo Chacha, kiu longe estis malgranda vilaĝo aŭ komence nur ekstera parto de poksima komunumo. Okazis incendio en 1608. Akvomuelejo funkciis en 1637. Emeriko Thököly okupis la regionon, poste ankaŭ limozonon el Ĉeĥio en 1676. La lernejo ekfunkciis en 1751. Maria Teresia donacis urborangon en 1778. En la urbeto en 1798 loĝis 4134 da homoj. la katolika lernejo funkciis ekde 1803. En 1848 oni grandparte aliĝis al slovakaj taĉmentoj kontraŭ la hungaroj. Okazis proklamo al la slovaka nacio decembre de 1848. En 1871 la fervojo atingis la urbon, okazis interligo de Pest (urbo) tra Kassa ĝis Ĉeĥio. Fabrikoj pri drapo kaj lignaĵoj ekfunkciis. En 1910 loĝis en la urbo 5207 da homoj, plejparte slovakoj. Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Csaca, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 de Slovakio.

En 2001 loĝis en la urbo 26 699 da homoj (25 669 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

 
Muzeo