Đurđevac, (germane Sankt Georgen, hungare Szentgyörgyvár) estas urbo en Kroatio. Ankoraŭ 8 komunumoj apartenas al la municipo.

Đurđevac
germane Sankt Georgen, hungare Szentgyörgyvár
urbo
Centro de Đurđevac
Oficiala nomo: Đurđevac
Ŝtato Kroatio Kroatio
Provinco Koprivnica-Križevci
Historiaj regionoj Aŭstrio-Hungario, Reĝando SKS, Jugoslavio
Parto de Meza Kroatio
Situo Đurđevac
 - koordinatoj 46° 01′ 38″ N 17° 04′ 02″ O / 46.02722 °N, 17.06722 °O / 46.02722; 17.06722 (mapo)
Areo 157,19 km² (15 719 ha)
Loĝantaro 6 616 (2001)
Denseco 42,09 loĝ./km²
Urbestro Slavko Gračan
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 48350
Telefona antaŭkodo (+385) 048
Aŭtokodoj KC
Situo enkadre de Kroatio
Situo enkadre de Kroatio
Situo enkadre de Kroatio
Vikimedia Komunejo: Đurđevac
Retpaĝo: www.djurdjevac.hr
Malnova urbo de Đurđevac

Đurđevac situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Varaždin-Osijek, fine estas ĉefvojo al Bjelovar. Koprivnica troviĝas 25 km.

Historio redakti

La unua skriba mencio pri la fortikaĵo devenis el la 14-a jarcento. Post la mezepoko la urbo situis en fronto de Osmana Imperio kaj Habsburga Imperio. Ekde 1746 la urbo apartenis al aparta limgarda zono, kie estis rezidejo de regimento. En 1910 loĝis tie 8 707 da homoj, (8 584 kroatoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Belovár-Kőrös, kie distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio.

Transporto redakti

Đurđevac situas apud la Podravska aŭtovojo, kiu ligas Varaždin kaj Osijek kaj reprezentas la krucvojon de la aŭtovojo al Bjelovar kaj Zagrebo. La fervojo kiu ligas Osijek, Koprivnica kaj Zagrebo ankaŭ pasas tra Đurđevac.

Kulturo redakti

"Podravina de somero ĝis somero" - procesio de aranĝitaj kaleŝoj kun folkloro kaj etnografia heredaĵo kaj kutimoj de la popolo de Podravina.

Park-arbaro "Borik" estas centjara parko de pinoj kaj akacioj en Đurđevac

Esperanto redakti

En Đurđevac okazos de la 30-a de junio ĝis la 2-a de julio 2023 la Kongreso de kroataj esperantistoj[1].

Referencoj redakti

  1. (eo, kr) Kongreso de kroataj esperantistoj okazos en Đurđevac, Kroata Dokumenta Esperanto-Centro.

Eksteraj ligiloj redakti